Fokusoj de la Semajno (Aŭg 14)

(GMT+08:00) 2015-11-27 15:23:03     Redaktoro:Selena
Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Okazis grandaj eksplodoj merkrede nokte en staplejo en la havenurbo Tianjin, norda Ĉinio. Ĝis la vespero de la sekva tago, estis mortigitaj 50 homoj, inkluzive de 17 fajrestingistoj, kaj dekoj da aliaj homoj restis netrovitaj.

La sava komandejo diris, ke entute 701 homoj estis enhospitaligitaj, kaj 70 el ili estis grave vunditaj. La municipa fajrobrigado de Tianjin diris, ke ĝi sendis mil membrojn kaj 143 fajrestingajn kamionojn al la staplejo, kiu entenis danĝerajn varojn. La volatileco de la varoj faris la fajron aparte danĝera por alproksimiĝo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang faris instrukciojn pri la savado. Ili alvokis tutfortajn penojn por savi la vunditojn kaj minimumigi perdojn.

Specialisto el UN lunde avertis, ke Jemeno suferas gravan nutraĵan krizon pro la kontinua konflikto en la lando. Pli ol 12,9 milionoj da homoj ne povas akiri sufiĉajn nutraĵajn provizojn, kaj ses milionoj el ili alfrontas seriozan nutraĵan krizon.

Hilal Elver, speciala raportanto de UN pri nutraĵa rajto, estis ege maltrankvila pri la serioza humaneca krizo en Jemeno. Ŝi diris, ke la stato de la jemenaj infanoj estas maltrankviliga, kaj laŭ raporto, 850 mil infanoj estas serioze subnutritaj. Se la konflikto daŭros plu, tiu ĉi nombro eble kreskos ĝis miliono kaj 200 miloj en la venontaj kelkaj semajnoj.

Ŝi avertis, ke la intenca malsatigo de civiluloj en internacia kaj enlanda armita konflikto povas konsistigi militkrimon kaj ankaŭ eĉ krimon kontraŭ la homaro en la okazo de intenca rifuzo de nutraĵoj kaj ankaŭ la senigo de nutraĵaj fontoj aŭ provizoj.

UN diris, ke pro sieĝoj en Adeno kaj kelkaj aliaj provincoj tritiko kaj aliaj ĉefaj manĝaĵoj ne povas esti portitaj al civiluloj. Krome, estas atakoj direktitaj al lokaj bazaroj, kaj kamionoj tranportantaj manĝaĵojn.

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de UN, voĉlegis deklaron lunde en gazetara konferenco, ke ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kondamnas tiutagajn teroristajn atakojn en Turkio, inkluzive de tiuj kontraŭ la sekurectrupoj en Istanbulo kaj sudorientaj provincoj kaj tiu kontraŭ la usona konsulejo en Istanbulo.

La deklaro diris, ke la ĝenerala sekretario estas tre maltrankvila pro la perforto kaj esprimas siajn plej profundajn simpatiojn al la viktimoj de la atakoj kaj ankaŭ al la registaro kaj popolo de Turkio. Li esperas, ke la atakantoj estos rapide alportitaj al justico.

Amaskomunikiloj raportis, ke polica oficiro estis mortigita en Istanbulo dum konflikto post eksplodo de aŭtobombo. En la sudorienta provinco Sirnak kvar policanoj mortis pro eksplodo de apudvoja bombo, kaj unu soldato mortis, kiam la atakantoj pafis sur milita helikoptero. La usona konsulejo en Istanbulo estis atakita de du militantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin