Fokusoj de la Semajno (Aŭg 21)

(GMT+08:00) 2015-11-27 15:23:03     Redaktoro:Selena
Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon lunde diris, ke li estis skuita, informiĝinte pri la eksplodo tiutage en Bankoko, proksime al la sanktejo Erawan, kiu rezultigis la morton de senkulpaj civiluloj, kaj li esprimis sian esperon, ke la respondeculoj estos frue portitaj al justico.

Deklaro, publikigita de proparolanto de la ĝenerala sekretario, diris, ke Ban esprimas siajn kondolencojn al familioj de la viktimoj kaj al la popolo kaj registaro de Tajlando kaj deziras la vunditojn rapide resaniĝi.

La bombo eksplodis proksime al la sanktejo en la centro de la tajlanda ĉefurbo Bankoko. La eksplodo mortigis almenaŭ 20 homojn, inkluzive de ses ĉinaj civitanoj, kaj vundis aliajn 120.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, marde diris, ke Ĉinio forte kondamnas la bombatakon lunde en Bankoko, profunde funebras pri la viktimoj, inkluzive de la ĉinaj, kaj sincere kondolencas familianojn de la viktimoj kaj la vunditojn.

La Mezorienta Novaĵ-Agentejo raportis, ke ĉirkaŭ 109 homoj mortis kaj kelkcent aliaj estis vunditaj pro ondo de varmo, kiu balais la tutan landon de Egiptio.

La egipta Ministerio pri Sano marde publikigis deklaron por plusekvi la situacion de publika sano en ĉiuj provincoj, dirante, ke ĉirkaŭ 191 homoj suferis varmofrapon, 109 el kiuj jam elhospitaliĝis, dum tri homoj mortis.

En aŭgusto Egiptio estis trafita de ondo de varmo kun maksimuma temperaturo de pli ol 50 celsiaj gradoj. Proparolanto de la Ministerio pri Sano diris en la lasta semajno, kiam la nombro de mortintoj kalkuliĝis al 61, ke la ĉefurbo havis la plej grandan nombron de mortintoj, kaj ĝin sekvis la provinco Giza kaj kelkaj urboj de Supra Egiptio.

La 19a de aŭgusto estis la Monda Humana Tago. Margaret Chan, ĝenerala sekretario de la Monda Organizo pri Sano, diris en tiu tago, ke la tuta mondo devas doni atenton al la kontribuoj kaj oferoj de medicinaj laborantoj en respondo al humanecaj krizoj.

Chan diris en deklaro, ke la postulado pri krizokazaj respondantoj estas senprecedenca, kaj 82,5 milionoj da homoj en 37 landoj bezonas humanajn helpojn. La taksita kosto kalkuliĝas al 20 miliardoj da usonaj dolaroj.

Chan diris, ke la Monda Organizo pri Sano gvidas medicinan respondon al kvin ĉefaj humanecaj krizoj, kie pli ol 60 milionoj da homoj, de Okcident-Afriko ĝis Jemeno, urĝe bezonas vastajn medicinajn servojn.

Ŝi aldonis, ke kuracistoj, flegistoj kaj aliaj medicinaj laborantoj sindone servas en la medio sen sufiĉaj resursoj kaj kun granda risko. La front-liniaj medicinaj laborantoj liveris servojn al miliono da homoj en la batalo kontraŭ la malsano Ebola, naturaj katastrofoj kaj armitaj konfliktoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin