Fokusoj de la Semajno (Aŭg 28)

(GMT+08:00) 2015-11-27 15:23:03     Redaktoro:Selena
Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La 22a Internacia Kongreso de Historiaj Sciencoj inaŭguriĝis dimanĉe en Jinan, la ĉefurbo de Ŝandongo-provinco, orienta Ĉinio. Vicĉefministro Liu Yandong ĉeestis la malferman ceremonion dimanĉe posttagmeze. Prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la kongreso. Li diris en la letero, ke historia studo estas la bazo de ĉiuj sociaj sciencoj. Historio alportas saĝon al la homaro por kompreni la pasintecon, kapti la nunon kaj krei la estontecon.

La Internacia Kongreso de Historiaj Sciencoj, konata kiel la plej influa akademia okazaĵo pri la temo, ĝuas reputacion kiel la "Olimpikoj de Historiaj Sciencoj". Ĝi okazas en ĉiu kvina jaro ekde 1900, krom dum la Unua Mondmilito kaj la Dua Mondmilito. Ĉi-foje la kongreso altiris ĉirkaŭ 2 600 historiistojn.

Ĉinio intencas pardoni iujn enprizonigitojn per amnestio. Li Shishi, direktoro de Komisiono pri Leĝdonaj Aferoj sub la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, diris lunde en ĵus malfermita dumonata sesio, ke en la spirito de la 70a datreveno de la fino de la Dua Mondmilito, kvar kategorioj de malliberuloj, kiuj estas supozeble neminacaj al la socio, povas esti amnestiitaj. Estas kvar specialaj kazoj.

La unuaj krimuloj estas tiuj, kiuj batalis en la ĉina popola milito de rezisto kontraŭ la japana invado de 1937 ĝis 1945 kaj la enlanda milito kontraŭ la armeo de Kuomintango de 1945 ĝis 1949.

La duaj estas tiuj, kiuj partoprenis en militoj por defendo de nacia suvereneco, sekureco kaj teritoria integreco post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, tamen tiuj konviktitaj pri gravaj krimoj estas ekskluzivitaj.

La triaj estas tiuj, kiuj estas 75-jaraj aŭ pli maljunaj kaj ne kapablas sin prizorgi pro gravaj fizikaj kriplaĵoj.

La kvaraj estas tiuj, kiuj faris krimojn en la aĝo de malpli ol 18 jaroj kaj ricevis maksimuman kondamnon de tri-jara malliberigo, aŭ kiuj, kies resta prizontempo estas malpli ol unu jaro. Denove, tiuj, kiuj estis konviktitaj pri gravaj krimoj, estas ekskluzivitaj.

Televida raportistino kaj kameraisto estis pafmortigitaj merkrede en la usona ŝtato Virginio dum rekta elsendo de intervjuo. Poste la suspektata murdinto sin mortigis.

La loka polico diris, ke la suspektata murdinto Vester Flanigan suferis trafikan akcidenton dum la eskapo, kaj poste li sin pafmortigis. La polico aldonis, ke ili ankoraŭ ne scias, ĉu la kialo de la murdo havas rilaton kun rasa diskriminacio.

Programo de la matena rekta elsendo de la loka televidstacio WDBJ 7 montris, ke matene je 45 minutoj post la 6a horo 24-jara raportistino Alison Parker kaj 27-jara kameraisto Adam Ward estis mortpafitaj, kiam ili faris rektan elsendon de intervjuo ĉe iu aĉetcentro en la urbeto Moneta, meza Virginio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin