La Granda Muro

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:07:41     Redaktoro:Li Lu


Pri la Granda Muro de Ĉinio multaj homoj jam aŭdis aŭ legis, iuj eĉ jam ĝin vizitis, sed malmultaj homoj scias, ke ĝi estas konstruaĵo sur la terglobo videbla de la luno. Samkiel la piramidoj de Egiptio, la Taĝ-Mahalo de Hindio, kaj la pendĝardenoj de Babilono, la Granda Muro de Ĉinio estas unu el la kvar mirindaĵoj de la mondo.

La Granda Muro serpentadas laŭ la eĝoj de la montoĉenoj Yanshan kaj Yinshan, kiuj etendiĝas tra norda Ĉinio de la oriento ĝis la okcidento. Nomata ĉine "Dek-mil-lia Longa Murego", ĝi fakte longas je dek du mil lioj aŭ ses mil kilometroj, de Jiayuguan-pasejo en Gan-su-provinco ĉe la okcidenta fino ĝis Shanhaiguan-pasejo ĉe la bordo de Bohai-maro ĉe la orienta fino, trapasante kvin provincojn(Gansu, Shaanxi, Shanxi, Hebei kaj Liaoning) kaj du aŭtonomajn regionojn(Ningxia kaj Interna Mongolio).

1 2 3 4

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin