La Granda Muro

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:07:41     Redaktoro:Li Lu

La Muro ĉe Badaling altas je 8,5 metroj kaj larĝas je 5,7 metroj. Kvin ĉevaloj aŭ dek homoj povas marŝi flankon ĉe flanko laŭlonge sur la Muro. Tie vidiĝas ramparoj, embrazuroj, rigardotruoj kaj aperturoj por pafarkistoj; krome estas defluiloj kun gargojloj por forkonduki pluvakvon for de la parapetoj. Duetaĝaj gvatturoj staras ĉe regulaj interspacoj de 100 metroj. La supraj etaĝoj de la gvatturoj servis kiel observejoj al malamikaj agadoj, dum la unua etaĝo kiel staplo al malamikaj agadoj, dum la unua etaĝo kiel staplo por greno, furaĝo, armiloj kaj pulvo, kiel ankaŭ loĝejo de garnizonanoj. La plej alta gvatturo de Badaling staras sur montetpinto, kiun oni atingas nur post peniga grimpado, kvazaŭ "grimpado de ŝtuparo al la ĉielo". Tamen la vidaĵo de sur la pinto meritas la penon. La muro zigzagadas laŭ la monteĝoj kaj finfine kunfandiĝas kun la for la nebulo.

Antaŭe ekzistis signalsistemo, kiu komunikis militinformojn al la dinastia ĉefurbo. Ĝi konsistas el turoj por signalojn al la dinastia ĉefurbo. Ĝi konsistis el turoj por signalfajro sur la Muro mem kaj sur montopintoj videblaj de la Muro. Kiam malamikaj trupoj alproksimiĝis, fumsignaloj alarmis en la tago kaj fajroj en la nokto. Longe antaŭ la eltrovo de modernaj komunikiloj, oni jam povis sendi en kelkaj horoj danĝer-signalojn al la dinastia ĉefurbo de foraj lokoj.

La konstruado de murego kun tia longeco kaj grandeco sur montoj kaj krutaĵoj estis kolosa entrepreno. Multnombraj kortuŝaj rakontoj spegulas la mizeron, kiun suferis la popolo pro la afero. Eble la plej famkonata el ili estas la historio pri Mengjiangnv, unu el la edzinoj, kies edzoj estis devigitaj konstrui la Muron en la tempo de imperiestro Qin Shi Huang. Post longa netolerebla disiĝo Mengjiangnv ekvojaĝis por serĉi sian edzon. Sed kie li troviĝus sur muro tiel longlonga? Atinginte Shanhaiguan-pasejo, ŝi finfine sciiĝis, ke ŝia edzo jam mortis. Ŝi ploregis per tiom da larmoj, ke tiu parto de la Muro disrompiĝis kaj la restaĵoj de ŝia amata edzo ekvidiĝis. Korŝirita, Mengjiangnv sin dronigis en la maro. Tuj elleviĝis el la muĝantaj ondoj roko kun memorsurskribo, kiu, oni kredis, estis la tombo de Mengjiangnv. Tempo dediĉita al ŝia memoro staras ĉe Shanhaiguan-pasejo.


1 2 3 4

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin