Boao: legendo de bela fiŝista vilaĝo

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:11:56     Redaktoro:Li Lu


 

Boao, situanta en la orienta parto de la urbo Qionghai, Hainan-provinco, estis nekonata bela fiŝista vilaĝo en pasintaj kelkcent jaroj. Tiam oni ŝerce titolis ĝin kiel Siberion en Hainan pro ĝiaj beleco kaj dezerteco. Nuntempo ĝi estas permanenta loko por gastigi Azian Forumon, kaj Boao tuj fariĝis fokuso de la mondo. En tre mallonga tempodaŭro, oni estas surprizita pri tio, ke en marareo de la Ĉina Suda Maro troviĝas tiel bela loko.

Jiabo-ŝoseo inter Jiaji kaj Boao en la urbo Qionghai estas longa je 18 kilometroj, larĝa kaj ebena. Ĉe ambaŭ flankoj de la ŝoseo videblas senlimaj verdaĵoj. La vegetalaro, vilaĝoj, rizkampoj kaj kokosujoj ŝajnas belaj pentraĵoj. Meze de la vastaj arbaroj estas disaj vilaĝaj domoj, kaj tio alportis eksterordinaran ĝojecon al homoj.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin