La Placo Tian'anmen

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:11:56     Redaktoro:Li Lu


Vizitantoj al Pekino ĝenerale komencas sian rondveturon ĉe la Placo Tian'anmen(Pordego de la Ĉiela Paco), ĉar tio estas la koro de la nacio, la simbolo de la Popola Ĉinio. Ĉi tie prezidanto Mao Zedong proklamis la fondiĝon de la Ĉina popola Respubliko la 1-a de oktobro 1949. Ĉiutage, de mateno ĝis vespero, kaj precipe dimanĉe, sur la Placo svarmas popolamaso.

Tian'anmen-placo situas centre de la urbo Pekino, rekte antaŭ la iama Imperiestra Palaco aŭ la Malpermesita Urbo, kiel ĝin nomas eksterlandanoj. Tian'anmen-placo estas unu el la plej grandaj placoj en la mondo. Sur la 40-hektara Placo povas samtempe amasiĝi duonmiliono da homoj. Norde ĝin borderas la vermiljonaj palacaj muroj kaj la Pordegturo de Tian'anmen, kiu donas al la Placo sian nomon. Sude de la Placo estas Qianmen(Fronta Pordego), du-tura pordego, kiu antaŭe interligis la nordan kaj sudan partojn de la urbo. Ĉi tiuj pordegturoj, konstruitaj en la 17-a jarcento, prezentas tipan klasikan ĉinan arkitekturon. Nun, tamen, la Placo havas ĉe siaj flankoj masivajn modernajn konstruaĵojn. Okcidente staras la Popola Halo, kie okazas la Tutlanda Popola Kongreso, kaj oriente staras la Muzeo de la Ĉina Historio kaj la Muzeo de la Ĉina Revolucio. En la nove konstruita Memorhalo al Prezidanto Mao kuŝas la restaĵoj de la forpasinta prezidanto Mao Zedong en kristala kesto. Ĉirkaŭ ĉi tui majesta halo estas ĝardenareo kun ĉiamverdaĵoj kaj florplantoj.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin