La Placo Tian'anmen

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:11:56     Redaktoro:Li Lu

Meze de la Placo staras la Monumento al la Popolaj Herooj 38 metrojn alta. La obeliska fusto estas el malvokolora granito. Sur la antaŭo estas ora surskribo de prezidanto Mao Zedong: "Senmortaj Estas la Popolaj Herooj". Sur la malantaŭo surskribo de la antaŭa ĉefministro Zhou Enlai omaĝas al la herooj, kiuj oferis sian vivon en la liberigaj militoj kaj en la popola revolucio ekde la sinsekvaj bataloj post la Opia Milito de 1840 por nacia sendependeco kaj la libereco kaj feliĉo de la popolo.

Tra la jaroj Tian'anmen-Placo iĝis indikilo pri la revolucia tradicio de la ĉina popolo. La Pordegturo de Tian'anmen estas bildigita en la Nacia Emblemo de Ĉinio, kiel ankaŭ sur ĉinaj monbiletoj kaj moneroj. Ankaŭ post la Liberiĝo Tian'anmen-Placo rolis kiel la centro de popolamasaj politikaj aktivadoj.


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin