La Somera Palaco

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:11:56     Redaktoro:Li Lu

La plej granda kaj plej bone konservita el la ĉinaj imperiestraj ĝardenoj troviĝas nordokcidente de la centro de Pekino nur duonhoron per aŭtobuso. Konata kiel la Somera Palaco(Yiheyuan, la Ĝardeno de Harmonia Unuiĝo), ĝi servis la kortegon de la lasta dinastio de Ĉinio, Qing-dinastio(1644~1911). Dum multaj jaroj ĉi tiu pitoreska loko allogis plezur-serĉantajn imperiestrojn, kiuj beligis ĝin per pavilonoj kaj ĝardenoj. En la regperiodo de Qianlong(1736~1795) la Palaco atingis sian nunan grandecon kaj formon. Ĝi estis detruita de fajro en 1860 en la Dua Opia Milito, sed rekonstruita en 1888 laŭ ordono de imperiestropatrino Cixi. Cixi konstruigis la palacon sub preteksto ĝin uzi por mararmea trijnejo, kvankam eĉ ne unufoje la lokon oni tiucele uzis. Granda sumo iris el la mararmea fonduso al la konstruado de la Somera Palaco. Cixi nomin ĝin Yiheyuan kaj faris ĝin sia rezidejo por la plejparto de la jaro. En 1900 la palacaj ĝardenoj ankoraŭfoje grave damaĝiĝis, kiam la okpotencaj aliancaj trupoj prirabis Pekinon. La palaco estis rekonstruita en 1903 kaj malfermita kiel publika parko en 1924, dek tri jarojn post la faligo de la lasta imperia dinastio.


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin