Ĉina teo-muzeo en Hangzhou

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:11:56     Redaktoro:Li Lu
En Hangzhou, ĉefurbo de Zhejiang-provico sudoriente de Ĉinio, estas ĉarma Orienta Lago, ĉe kies okcidenta bordo troviĝas Parko de tearboj, inter kiuj sidas la Ĉina Te-Muzeo el pavilonoj kun ruĝaj tegmentoj kaj blankaj muroj. La muzeo dense sieĝataj de plantitaĵoj estas aperta kaj izoligita, kaj ekologie sentigas intimecon. Dise sidas inter tearboj La pavilonoj de la muzeo, en kiuj ĝueblas teo, la konstruaĵo kvazaǔ dirus, ke la muzeo varme bonvenigas gastojn.

Sinjoro Wang Jianrong estas direktoro de Ĉina Te-Muzeo. Li konigis:

"En 1991 ekfunkciis nia muzeo. Jam pasis pli ol 20 jaroj. Nia ĝenerala eksponado enhavas la historion kaj kulturon de teo, la rilatojn inter teo kaj sano, famajn teojn de Ĉinio. Ankaǔ iuj portempaj ekspozicioj. Freŝdate ni eksopozicias ruĝajn te-potojn de Hangzhou. "

En la te-muzeo estas vojo ŝtone masonita, sur kiu neatendite muntitas cento da ĉinaj ideogramoj 茶, 茗,荼 (teo),kopiitaj el steleoj, kaligrafiaĵoj, frapkopiaĵoj, pentraĵoj, dediĉoj, petrologiaĵoj ktp. de diversaj dianstioj. Tiuj belskribitaj vortoj logas vizitantojn per la stilvariantoj. Turistoj estas ravitaj sin banante en la bonordoroj kaj de ĉina inko kaj de te-aromo en la arta paradizo.

Tra la vojo kun duobla bonodoro, oni eniris en la antaǔhalon de la prezenta domo, turistoj kaptis per rigardo la lirlan fluon lante descendi desupre je 10 metroj, el la falo da akvo elstaras la grandan verdan vorton "茶" , kiu estas okulfrapa. Sub la akvoekrano estas la arta monto kun smeralda vazpejzaĝo. La dezagno kombinas la movon kun senmoveco, simbolante la longan historion de ĉina te-kulturo kaj klarigante la intimiĝon de teo kaj akvo, la naturo kaj la homo, elstarigante la ĉeftemon de la ekspozicion.

La kultura ekzpozicio de la te-muzeo estas alloga, kiu prezentas la kvintesencon de la muzeo. Sinjoro Wang Jianrong diris, ke la tuta ekspozicio dividis en ses partojn, konsistantajn el historio, kvintesenco, eventoj, servicoj, folkloroj, amikiĝoj de teo. Tutcifere montriĝas senlima ĉarmo de teo.

"Nia muzeo reaperigu historion, nome kiel oni trinkis teon, kiel oni eltrovis teon. Ĉinio estas tero origine produkti teon. Teo estis plej frue eltrovita en Ĉinio, kaj poste transportita al aliaj landoj. Tial teo estas granda kontribuo de Ĉinio por la mondo. Estas pli ol 1200 specoj de famaj teoj en Ĉinio, ni prezentas pli ol 200 specojn kaj trinkeblas en nia muzeo pli ol 20 specoj."

En la prezenthalo plej impresas turistojn la koloraj te-folkloroj de diversaj lokoj. Oni vivece reaperigas scenon en ĉiutaga vivo, kiel la poppolanoj de diversaj naciecoj amas kaj trinkas teon. Ekzemple turistoj povas memfari la buterteon de tibetanoj; sub artefarita te-arbo, oni povas baki teon kiel tai-naciecanoj en Yunnan-provinco; ĉe rivero flamas la sepstela fajrujo, sur kiu bolantas te-poto; antaǔ butiko de komercistoj de Anhui-proivnco flirtas la flago kun la ideogramo "茶" , oni kvazaǔ revenus al la fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento; la teo titolita per Kongfuo de Fujian-provinco estas en prezentado, solena kaj eleganta te-fraǔlino faras kruĉo da teo per graciaj lertoj. La teo eligis aromon, kiu baris la forlasotajn turistojn. La kapo de la te-aktoraro de la muzeo fraǔlino Xu Zemei diris:

"Tio estas grupo da te-servicoj, konsistantaj el te-stangeto, te-kulnero, te-preniloj kaj te-plado. Ĝenerale ni uzas te-servicojn el santaligno aǔ ruĝlignaĵo, materie malmolaj."

Lacaj ni sidiĝis por gustumi famajn teojn konservitaj de la muzeo. Fraǔlino Xu Zemei proponis al ni teo nomata Dahongpao (Ruĝrobo). Ŝi gracie kaj lerte lavis la tasojn kaj faris la teon, dirante, ke estas principo, ke des pli la teo estas malnov, ju pli ĝi postulas pli varma akvo:

"Ruĝrobo apartenas al Wulong-familio, karakteriziĝas per dikaj tefolioj. Kompere kun verda teo, ĝi estas pli krudaj kaj pli malnovaj. Ĝi postulas plivarma akvo. Mi boligis la akvon por la teo. Ni diras, ke oni devas vidi la koloro de te-akvo antaǔ ol trinki ĝin, sekve oni odoras la aromon kaj fine gustumas perbuŝe. Do provu."

Gustuminte la teon, ni daǔrigas la viziton en halo por prezenti la kremon de teo. Tie prezentiĝas teoj verda, ruĝa, wulong, blanka, flava kaj nigra sume ses specoj kun pli ol 300 ekzeploj. Ili estis divide metitaj sur tablon de korola formo, samtempe akampanate de oreplaĉa klarigo pri teo. Estas ankaǔ diversaj densigitaj tekukoj kun bonaj nomoj. ili estas malsame grandaj de nur 1-2 centmetroj al super metroj diametre. Se vi havus intereson, vi povas tuŝi ilin, kaj eĉ flari ilin por enspiri ilian aromon.

Estas aparta , malferma ĝardeno, en kiu prezentiĝas pli ol 100 specoj da tearboj. Inter ili evidentiĝas la diferencoj, krom la oftevideblaj arbedaj tearboj, estas

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin