La monto Emei

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:11:56     Redaktoro:Li Lu

Komplemente al la natura beleco de la monto Emei estas la turoj, temploj kaj pavilonoj lokitaj sur la montdeklivoj.

Grimpantoj sur la monton staras de la templo Baoguo, kiu konstruiĝis en la 16-a jarcento kaj situas ĉe la montpiedo de Emei. En la templa tereno estas bronza turo 14-etaĝa kaj sep metrojn alta, gravurita kun ĉirkaŭ 4 700 budhaj figuroj kaj la tuta teksto de la sutroj Huayan.

Malglata bojo kondukas 63 kilometrojn supren estas la pavilono Qingyin meze de la verdaj krutaĵoj. Ĝi konstruiĝis en la 4-a jarcento. La riveretoj de la Nigra Drako kaj de la Blanka Drako rapide fluas ĉe la du flankoj, spanitaj per du paralelaj pontoj kun arkaĵoj. La malkvietaj akvoj de la du "frakoj" kuniĝas malsupre de la pavilono kaj falegas kontraŭ kolosa korforma roko kun tondra muĝo, ĵetante ŝaŭmon en la aeron. La nebulo tiel formita aspektas kiel ĉielarko en la sunlumo.

1 2 3 4 5

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin