La monto Emei

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:11:56     Redaktoro:Li Lu

Mallarĝa tabulo servas kiel piedvojo inter du apilkaj krutaĵegoj, dum malsupre la kristale klara rivero Nigra Drako gluglas tra la mallarĝa valo. Supre, krutaĵoj vitokovritaj preskaŭ kuniĝas, estigante, kion oni nomas, "Strio de Ĉielo".

Antaŭenirinte ankoraŭ dek milometrojn, oni alvenas al Hongchunping, montvaleto kun densah arbaroj kaj bambuboskoj. Ĝenerale pluvetas en frumateno ĉi tie, la aero estas refreŝiga kaj la loko estas multe ŝatata ripozejo for de somera varmego.

Kiam oni grimpas laŭ la montvojetoj kaj trans riveretojn, oni sentas sin meze de vidindejoj prezentitaj de ĉinstilaj pejzaĝpentraĵoj. La Femonta Templo havas raran planton, kies blankaj floroj kun du maldikaj petaloj kvazaŭ flugiloj de kolombo donas al ĝi la nomon "kolom-bo-arbo". Apud la Femonta Templo estas kaverno sufiĉe granda por teni ĉirkaŭ dek mil homojn. Se oni laŭte krias antaŭ la kaverno, la voĉo eĥas de la interna profundo. Vespertoj kaj krutaĵaj hirundoj estas konstantaj loĝantaoj de la kaverno.

1 2 3 4 5

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin