La monto Emei

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:11:56     Redaktoro:Li Lu

Post ankoraŭ 14-kilometra suprenirado oni alvenas al la Elefanta Ban-lageto. Ĝi estas tiel nomata pro legendo pri la budho Smantabharo, kiu supreniris al la Ora Pinto rajdante sur elefanto kaj li haltis tie por bani sian rajdbeston. Tie lunlumo, filtriĝinte tra la densa foliaro, ĵetas puntosimilan lumdesegnon sur la spegule glatan lageton, kil aparte sorĉas.

La montdeklivo ĉirkaŭ la Elefanta Bam-lalgeto estas ofte vizitata de simioj. Ili ofte fariĝas neatenditaj kunuloj dum promenado. Ili eble etendas sian manplaton petante manĝon ĉar almozuletoj ili jam fariĝis. Se ono montras siajn malplenajn manojn, ili ĝenerale foriras, sed persistema simio eble kaptos je la vesto. Por garantii protekton al ili, la registaro ĉiujare provizas ilin per manĝo.

1 2 3 4 5

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin