Chuan-plado

(GMT+08:00) 2015-11-25 16:25:49     Redaktoro:Shanshan

Oni ofte uzas sensentigan kaj pikan gustigaĵojn en Chuan-plado. La popolo de Sichuan-provinco ŝatas tiajn pladojn pro la humida klimato tie. La averaĝa temperaturo estas 16-18℃.En Sichuan-provinco, estas multe da pluvo. Pro la speciala topografio la humida aero ne povas eliri. Kapsiko povas forigi humidan aeron, ŝvitigi kaj bonigi la stomakon. Kajena pipro povas forigi malvarmecon kaj ĉesigi doloron. Tial sensentiga kaj pika gustigaĵoj formas karakterizon de Chuan-plado.

Sed Chuan-plado ne nur estas sensenta kaj pika. Ankaŭ estas aliaj gustoj, dolĉa, sala, acida kaj amara. La karakterizo de Chuan-plado estas tio, ke kuiristo uzas kelkajn gustigaĵojn en unu plado por elstarigi la ĉefan guston.

1 2 3

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin