Pekina Opero

(GMT+08:00) 2015-11-26 13:45:16     Redaktoro:Pluveta


Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al la programero Ĉina Stilo.

Pekina Opero reprezentas la plej perfektan kombinadon de literaturo, muziko, danco, luktarto, belarto, akrobataĵo kaj multaj aliaj disponeblaj artoj. Ĝia prezentado havas trajton diferencan de opero, pantomimo kaj teatro. Pekina Opero estas speco de arto, kiu direktas egalan atenton al kantado, parolado, aktorado kaj luktado. Kantado en Pekina Opero havas fiksajn melodiojn, kiuj esprimas senton de malsamaj personoj. Parolado en la prezentado estas buŝesprimo krom kantado. Aktorado estas la prezento de movoj kaj esprimoj; Luktado estas la ĉina tradicia luktarto prezentata per dancado. Tio ebligas al la publiko inspiriĝi el afekcioj, ne nur el la lingvo, sed ankaŭ el la muziko, la korpoformo kaj la belarto. Samtempe, Pekina Opero donas ŝancon kompreni plaĉan stilan kaj artan harmonion de la danco kaj muziko, la forto de la ritmo kaj dezajnoj eĉ el unu-akta sperto.

Origino

Pekina Opero originis en la meza periodo de la dinastio Qing (1644-1911). En la jaro 1790 la plej famaj kvar teatraj trupoj en Anhui-provinco iris al Pekino por montri sian prezentadon kaj poste atingis senprecedencan sukceson. Tiam Pekina Opero formiĝis surbaze de 'Anhui-opero' kaj 'Han-opero', ensorbante la esencon de popolaj kanzonetoj. Ĝi formiĝis en Pekino, tamen ĝi ne estas pure indiĝena, sed miksita opero.

Estis multaj nomoj por Pekina Opero en la historio, ekzemple Pihuang (皮黄), Erhuang (二黄), Huang Qiang (黄腔), Pekina Opero, Pingju-opero(平剧)kaj ĉina opero. La plej frua nomo de Pekina Opero vidiĝis en 1876 en la ĵurnalo Deklaracio.

Pekina Opero estis oficiale formita post la jaro 1840. Tiutempe estiĝis formoj de ĉiuspecaj arioj kaj la lingva karakterizaĵo de Pekina Opero. Novaj ŝanĝiĝoj aperis en la operaj roloj. Kaj montriĝis nombro da teatraĵoj kun la trajtoj de Pekina Opero kaj la unua generacio de la operaj aktoroj.

Karakterizaĵoj

Pekina Opero simila al la okcidenta opero estas la kombinado de kanto, danco, luktarto, muziko kaj literaturo, tial ĝi estas nomata de la okcidentanoj kiel la 'Orienta Opero'. En siaj propraj kulturaj fonoj, ili ambaŭ atingis klasikan statuson.

Ario - La muziko por la voĉo de Pekina Opero apartenas al Ban-Qiang (板腔), inkluzivanta du ariojn de Erhuang kaj Xipi (二黄,西皮), do Pekina Opero estas nomata ankaŭ 'Pihuang'. La arioj kutime uzataj en Pekina Opero ankaŭ inkludas aliajn melodiojn el diverslokaj operoj.

Temo - Pekina Opero estas ĉiam bazita sur la politika kaj milita lukto de historia temo. La rakontoj plejparte estas prenitaj el historiaj romanoj.

Rolo - Pekina Opero havas tre rigoran rol-dividon. Estis sep en la frua tempo: Sheng, Dan Jing, Mo, Chou, Wuhang kaj Longtao. Poste ili konverĝis en kvar: Sheng, Dan, Jing kaj Chou. 'Sheng' ludas viran pozitivan rolon. Laŭ malsamaj aĝoj, identecoj kaj karakteroj, ĝi estas ankaŭ dividita en tri specojn: Laosheng (maljunaj viroj), Xiaosheng (junaj viroj) kaj Wusheng (militistaj viroj). 'Dan' ludas inan pozitivan rolon kaj estas ankaŭ dividita en multajn specojn: Qingyi (honorindaj virinoj vestitaj en luksaj roboj), Huadan (senkulpaj kaj ekstravertitaj fraŭlinoj aŭ megeroj kaj ekstravagancaj virinoj), Laodan (maljunaj sinjorinoj), Wudan (militistaj virinoj) kaj tiel plu. 'Jing' ludas neĉefan rolon de grandanima kaj malkaŝema viro, kaj la karakterizaĵo estas, ke iliaj vizaĝoj estas pentritaj. Tial Jing estas nomata ankaŭ 'vizaĝ-pentrita rolo'. 'Chou' aktoras kiel vigla, humura kaj spritlerta viro, kaj kelkfoje ludas ankaŭ la renversan rolon, kiu estas insidema kaj ruza. Ĉiuspeca rolo ankaŭ havas sian propran vizaĝpentradon kaj vestadon por indiki la identecon.

Vizaĝ-pentrartado - la ŝminko sur la vizaĝo de aktoroj de Pekina Opero ankaŭ havas specialan distingaĵon por montri la karakteron de la specifa rolo. Oni uzas difinitajn kolorojn sur la vizaĝo de aktoroj por simboligi ilian karakteron kaj kvaliton, ĉar rolo kaj destino estas ne nur la ĉefaj trajtoj de Pekina Opero, sed ankaŭ la ŝlosilo por kompreni la operan intrigon. Simpledire, la ruĝe pentrita vizaĝo havas la laŭdan signifon, simbolante lojalecon kaj kuraĝon; la nigre pentrita vizaĝo estas pli neŭtrala, simbolante kuraĝon kaj saĝon; ankaŭ la blua kaj verda vizaĝoj estas neŭtralaj, prezentante la aŭdacan kaj kuraĝan heroon; la flava kaj blanka havas la malestiman signifon, prezentante teruraĵon kaj ruzecon; la ora kaj arĝenta estas pli mistikaj, prezentante dion aŭ monstron.

Vestado – Ankaŭ la vestoj en Pekina Opero prezentas apartajn trajtojn kaj specifan gravecon por altiri atenton de la publiko. Pekina Opero prenas la ekzemplon de ĉiutagaj vestoj en la antikva tempo kiel la fundamenton, imitante la stilon de la dinastio Ming kaj poste ekstraktante la vestaĵan karakterizon kaj stilon de la dinastio Qing kaj la vestadon de Baqi (Ok Standardoj: manĉura militista organizo en la dinastio Qing). Post rafinado, resumado, beligo kaj ornamado de multaj artistoj, formiĝis taŭgaj vestoj de difinita ŝablono, kaj la metia ĵargono de Pekina Opero nomis ilin 'Xingtou' (la aktoraj kostumoj). Xingtou estas la ĝenerala termino uzata por vestoj de ĉiuspecaj roloj, inkluzive de longaj roboj, mallongaj vestaĵoj, kirasoj, kaskoj, botoj, ŝuoj kaj aliaj vestoj aŭ ornamaĵoj.

Prezentado de Pekina Opero famas pro la brindige brilkoloraj kaj belegaj kostumoj. Ili estas la ĉefa parto de rolo-modlado sur la scenejo. La vestoj de Pekina Opero akiris riĉajn spertojn kaj kreis la unikan artan stilon, kiu estas tiel admirata kaj ŝatata de granda nombro da spektantoj por rigardo kaj aŭskulto.

Listo de Teatraĵoj - Pekina Opero havas multajn teatraĵojn. Oni diras, ke estas proksimume 3 800 teatraĵoj. Nuntempe prezentataj estas ĉefe tri specoj: tradiciaj teatraĵoj (preskaŭ 1 300), nove verkitaj historiaj teatraĵoj kaj la modernaj.

Ĝenroj

Ekde la formiĝo de Pekina Opero aperis multaj elstaraj aktoroj. Ili ĉiuj kontribuis al la novigo kaj disvolvado de Pekina Opero rilate arion, prezentadon, teatraĵon, rolo-modladon kaj tiel plu. Tiel multaj ĝenroj kun tre forta influo estis kreitaj.

Mei Lanfang - unu el la plej rimarkindaj aktoroj de Pekina Opero, naskiĝis en Pekino en familio sub tre malriĉa cirkonstanco en la infanaĝo. Lia vivo estis amara, kaj li ne havis ŝancon viziti lernejon, do li iris al la trupo, kiam li estis 8-jara, por lerni Pekinan Operon. Mei supreniris la scenejon, kiam li estis 11-jara, por roli en teatraĵo de Pekina Opero. Li estis opera aktoro dum pli ol 50 jaroj kaj prezentis centojn da tradiciaj teatraĵoj kaj pli ol 30 modernajn verkojn. Li portretis multajn brilajn kaj vivecajn inajn personojn sur la scenejo kaj fariĝis la glora modelo en Pekina Opero kaj eĉ en la tuta artista rondo.

Tiu ĉi fama majstro-artisto ne havis elstaran fonon, tamen tio ne malhelpis lin al granda sukceso. Li atribuis sian eksterordinaran atingon modeste al la maniero imiti samprofesiulojn, kaj al la tuta dediĉo, diligenta studado kaj rigora trejniĝo, kaj sia daŭra spirito kaj deziro strebi por perfekteco. Lia stilo de parolado en Pekina Opero estas unika. Lia prezentado sur la scenejo kun ordaj paŝo-rutinoj, preciza ritmo kaj gracia pozo estis tre delikata kaj ekzakte akordiĝis kun statuso de lia rolo. Krome, lia prezentado estis ofte rafinita en la delikatsentan dancon, kiu riĉigis kaj disvolvis la prezentan arton de Dan en Pekina Opero, kaj fine formis la faman ĝenron de Mei.

En 1919 Mei Lanfang gvidis la trupon al Japanio por prezentado. Tio estis la unua fojo, ke Pekina Opero, la fama arto de Ĉinio, estis eksterlande dissemita. En 1924 li gvidis la trupon denove al Japanio por prezentado. En 1930 li kondukis la operan teamon konsistantan el 20 personoj al Usono por turneo kaj akiris enorman sukceson. En 1934 li invitite vizitis Eŭropon kaj prezentis en Sovetio. La prezentado ricevis rekonon de la eŭropa teatra rondo. Poste la tuta mondo rigardis Pekinan Operon kiel la skolon de ĉina teatro.

Pekina Opero, konata kiel la esenco de ĉina nacia teatro, havas grandan influon enlande kaj eksterlande. La disvolva vojo de Pekina Opero kiel speco de arta formo estas plena de fervoro de la ĉina nacio por kreado kaj ankaŭ reflektas la karakterizon de la ĉina nacio, sinceran kaj varman, optimisman kaj ambician. Tial, hodiaŭ ne devas esti konsiderata kiel la krepusko de Pekina Opero, ĉar ĝi neniam maljuniĝos kaj ankoraŭ estas vigloplena. Pekina Opero disvolviĝos plu kaj energie strebos por konservi sian dignan lokon, la statuson, kiun povas anstataŭi neniu alia formo de arto.

Finiĝis hodiaŭa programero. Dankon pro via aŭskulto, ĝis la noventa fojo!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin