Fokusoj de la Semajno (Nov. 27)

(GMT+08:00) 2015-11-27 15:23:03     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Prezidanto Xi Jinping instigis organizantojn de la Vintraj Olimpikoj de 2022 labori pli energie kaj plenumi la promeson de Ĉinio al la Olimpika Familio okazigi "admirindajn, eksterordinarajn kaj bonegajn" olimpikojn.

En skribita instrukcio al organizantoj de la Vintraj Olimpikoj, Xi diris, ke okazigi eksterordinarajn olimpikojn estas ankaŭ grava movo antaŭenpuŝi integriĝon de Pekino kaj apudaj urboj. La movo celas krei novan ekonomian zonon kaj mediamikan zonon, kunmetante la ĉirkaŭajn Hebei-provincon, kaj Tianjin, havenurbon sudoriente de la ĉefurbo.

Xi ankaŭ substrekis "verdajn" olimpikojn, opiniante, ke penadoj estas bezonataj por akceli la konscion pri mediprotekto inter la ĉina popolo. Li alvokis plialtigon de la nivelo de urba administro kaj disvastigon de vintraj sportoj en Ĉinio.

Ĉinio forte kondamnis la atakon de la ĝihadista grupo Al-Murabitoun kontraŭ la hotelo Radisson Blu vendrede de la lasta semajno en la malia ĉefurbo Bamako, kiu mortigis 27 homojn, inkluzive de tri ĉinaj civitanoj.

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris sabate en deklaro, ke Ĉinio esprimas indignon pro la atako kaj forte kondamnas tiun abomenaĵon. Li diris, ke ĉinaj gvidantoj atribuis grandan gravecon al la okazaĵo. La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj ĉina ambasadorejo en Malio tuj komencis mekanismon de krizokaza respondo kaj savadon.

La malia registaro kaj la internacia komunumo faris grandajn penojn por la savado, sed la atakantoj tute ignoris homan konsciencon kaj faris brutalajn kaj malhomajn krimojn.

Hong konfirmis, ke kvar ĉinaj civitanoj estis savitaj. La ĉina registaro esprimis profundan aflikton kaj sendis elkoran kondolencon al la familioj de la viktimoj. Ĉinio laboros plu kun la internacia komunumo por efike defendi la sekurecon kaj leĝajn rajtojn de ĉinaj civitanoj kaj institucioj eksterlande.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede kritikis Filipinojn, post kiam tribunalo en Hago komencis juĝi kazon iniciatitan de Filipinoj pri la Sud Ĉina Maro.

La proparolanto Hong Lei diris en regula gazetara konferenco, ke la unuflanka movo de Filipinoj estis ne klopodo por solvado de disputoj, sed "politika provoko en leĝa vesto".

Hong diris, ke la arbitracia tribunalo establita laŭ peto de Filipinoj havas nenian jurisdikcion super la kazo, kaj Ĉinio ne akceptos la arbitracion nek partoprenos en ĝi. Li diris, ke la movoj de Filipinoj kaj la Arbitracia Tribunalo tute malobeis la celon de la Konvencio de UN pri la Leĝo de la Maro kaj serioze malobservis la leĝajn rajtojn de Ĉinio kiel suverena ŝtato. Li aldonis, ke estas vana la filipina intenco nei la teritorian suverenecon, marajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin