Rokmuziko en Ĉinio

(GMT+08:00) 2015-11-27 16:28:56     Redaktoro:Pluveta

Vespere de la 9a de majo 1986 en Pekino cent kantistoj ludis koncerton por memorfesti la Jaron de Monda Paco. Senfama junulo, vestita kiel kamparano kun du krurumoj en malsama longo, ascendis la scenejon kaj verve prezentis sian novan kanton Nenion al Mi, kiu poste fariĝis unu el la plej popularaj kantoj en la muzika historio de Ĉinio. Kiel revolucia kaj mejloŝtona voĉo la kanto manifestis la naskiĝon de la ĉina rokmuziko kaj enkorpigis la ideologian ŝanĝiĝon de la ĉinaj junuloj post la komenciĝo de la reformado kaj pordomalfermo. Tiu junulo nomiĝas Cui Jian.

La kanto tekstas: "Mi demandadis vin, kiam vi iros for kune kun mi. Tamen vi ĉiam mokis min pro mia malriĉeco."

Cui Jian naskiĝis la 2an de aŭgusto 1961 en kore-etna familio en Pekino. Lia patro estis trumpeta ludisto kaj lia patrino, dancisto. Li lernis trumpetan ludon de la patro en la infanaĝo kaj eklaboris kiel trumpeta ludisto en la prestiĝa Pekina Filharmonia Orkestro en 1981. Ses jarojn poste li rezignis la laboron de trumpeta ludisto kaj komencis la rokmuzikistan karieron. La kanto Nenion al Mi portis al li grandan famon. Junuloj tra la tuta lando komencis gitare ludi liajn kantojn en lernejaj dormĉambroj kaj kafejoj. Li eklaboris por ADO, pionira pekina bando, kiu inkludis du fremdlandajn ambsadorejajn dungitojn: hungara basisto Balazs kaj madagaskara gitaristo Eddie. Ili kaj aliaj fremdlandaj muzikistoj prezentis al pekinaj muzikistoj regeon, bluson kaj ĵazon, kaj ilia partopreno aldonis ritman viglecon al maldelikataj melodioj de Cui Jian. Kunlabore kun la bando, Cui Jian publikigis sian unuan albumon Rokenrolo sur la Vojo de Nova Long-Marŝo, kiu inkludis la kanton Nenion al Mi, kiu faris lin tre konata.

Karaj amikoj, la kanto, kiun vi aŭdas, estas Hontinda. En 1987 fondiĝis la bando Nigra Leopardo, kiu alportis profundan influon al la disvolviĝo de la ĉina rokmuziko. En 1988 Dou Wei aliĝis al la bando, kaj lia kanto Hontinda estis unu el la plej popularaj ĉinlingvaj kantoj tiam en Hongkongo. En 1992 Nigra Leopardo publikigis sian unuan samtitolan albumon kun rekorda debito de 1,5 milionoj da ekzempleroj. Unu jaron poste ĝi faris tutlandan turneon, kiu fajrigis la rokmuzikan torĉon en la ĉina ĉeftero kaj altiris milionon da aŭskultantoj. Februare de 1996 ĝi publikigis sian trian albumon, kun la vendo de 450 mil ekzempleroj dum malpli ol unu monato. Marte de la sama jaro ĝi la unua el ĉinaj rokmuzikaj bandoj vizitis Japanion, kaj la koncerto en Tokio vekis grandan atenton de la japana muzikista rondo. En 2002 la bando atingis kulminon de sia kariero. Ĝi kelkfoje montriĝis en la Ĉina Centra Televido kaj ludis koncertojn.

En la jaro 1989 al la ĉina rokmuzika rondo aliĝis la bando Tang-dinastio, kies pezmetala stilo influos sennombrajn junulojn en Ĉinio. Plej konataj kantoj estas Sonĝa Reveno al Tang-dinastio, Fluganta Birdo kaj La Suno. Bonvole aŭskultu la kanton Sonĝa Reveno al Tang-dinastio.

Koncerne atingojn de la bando Tang-dinastio, multaj komentoj opinias, ke Tang-dinastio estas standardo de la ĉina rokmuziko kaj alia deirpunkto de la azia kulturo. En 1992 Tang-dinastio publikigis sian unuan albumon Sonĝa Reveno al Tang-dinastio. Granda energio de ĝiaj kantoj rapide disvastiĝis tra la tuta lando. Iliaj nomoj ofte aperis en diversaj mediatoj. La bando fariĝis la plej atentinda kultura fenomeno de la jaro en Azio. Sendube, ĝiaj muzikaĵoj glisas en la serpentuma koridoro de la historio, krozas ĉe la rando de civilizacio aŭ estas en la pensado pri la vivo kaj sinekzilo. Oktobre de 1994 la bando vizitis Japanion. Ĝi ĉeestis al internacia kultura festivalo kaj ludis koncerton en Fukuoka. En 1995 Tang-dinastio suferis gravan perdon pro la forpaso de Zhang Ju, basisto de la bando, kiu estis trafita de trafika akcidento. Tamen aliĝo de nova membro savis ĝin el la danĝero de malorganiziĝo.

Sekve de la eksiĝo de la ora generacio la ĉina rokmuziko iris en la periodon de malrapida disvolviĝo. Dume kelkaj geniaj kantistoj, ekzemple Beyond, Zheng Jun, Wu Bai kaj Wang Feng gvidis plu la ĉinan rokmuzikon. La kantoj de Wang Feng, la patro de la ruĝa rokmuziko donis tute novan impreson. 

Karaj amikoj, la aliĝo de novaj fortoj revigligis la ĉinan rokmuzikistan rondon. En la lastaj jaroj kelkaj grandiozaj koncertoj vekis la nostalgion de la unuageneraciaj rokmuzikaj fanoj en Ĉinio. Ni kore deziras brilan estontecon al la ĉina rokmuziko kiel Wang Feng kantas: "Mi volas flugi pli alten".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin