Xi Jinping akcentis strategion de ampleksa milita reformado

(GMT+08:00) 2015-11-27 14:55:00     Redaktoro:Ma

De la 24a ĝis la 26a de novembro en Pekino okazis la prireforma laborkunveno de la Centra Milita Komisiono de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto, prezidanto de la Centra Milita Komisiono, estro de la gvidgrupo pri profundigo de nacidefenda kaj armea reformado, Xi Jinping, ĉeestis la kunvenon kaj faris gravan parolon. Li akcentis, ke profundigo de nacidefenda kaj armea reformado estas postulo de la epoko por realigi la revon de Ĉinio kaj fortigi la armeon, estas necesa vojo por fortigi kaj prosperigi la trupojn kaj estas ŝlosila paŝo por determini la estontecon de la armeo. Oni devas profunde plenumi la celon de la partio pri armeo-fortigo en la nova situacio, mobilizi la tutan armeon kaj diversflankajn fortojn kaj amplekse realigi la strategion de armeo-fortigo per reformado kaj senŝanceliĝe iri sur la vojo de armeo-fortigo kun ĉinaj karakteroj.

Pli ol 200 altrangaj funkciuloj kaj oficiroj el diversaj lokoj kunvenis en Pekino por diskuti pri profundigo de nacidefenda kaj armea reformado. Xi diris, ke antaŭ 2020 oni devas akiri esencajn progresojn en reformado de gvida administra mekanismo kaj koalicia operaca kaj komanda mekanismo, akiri gravajn fruktojn en plibonigo de skala strukturo, politikoj kaj reguloj kaj antaŭenpuŝo de kunordiĝo de armeanoj kaj popolamasoj, establi modernan militan sistemon, kiu povas gajni informatikan militon kaj efike plenumi misiojn kaj perfektigi la socialisman militan sistemon kun ĉinaj trajtoj.

Xi akcentis, ke surbaze de postuloj de la nova situacio, oni devas antaŭenpuŝi unuecon de administrado de trupoj kaj efika komandado de trupoj, formante, ke la milita komisiono regas ĝeneralan administradon, batalzonoj regas la batalon kaj militspecoj regas la memkonstruadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin