Ĉinio liberigos pli ol 70 milionojn da homoj de malriĉeco

(GMT+08:00) 2015-11-29 16:50:27     Redaktoro:Xiong Linping

En la 27a kaj la 28a de novembro la laborkunveno pri ekspluatado kaj apogado por elimino de malriĉeco, organizita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, okazis en Pekino. La kunveno decidis, ke en la jaro 2020 ĉiuj lokoj kaj ĉiuj homoj en la tuta lando, sen malriĉeco, kune iru en la ĉiurilate bonfartan socion.

Nun en Ĉinio ekzistas pli ol 70 milionoj da malriĉaj homoj, kiuj dismetiĝas ĉefe en la provincoj Guizhou, Yunnan, Henan, Guangxi, Hunan, Sichuan, Tibeto, Gansu kaj Xinjiang.

La kunveno difinis la celon: en la jaro 2020 ĉiuj homoj, kiuj nun estas ŝarĝataj per mizero, ne ĝenos sin pri manĝo kaj vesto; kaj tiam en tiuj kamparaj lokoj ĝuiĝos senpage deviga edukado, baza garantio pri kuracado kaj loĝado; kaj cetere, la disponebla enspezo en tiuj lokoj kreskos pli alte ol la tutlande averaĝa, la publika servo proksimiĝos al la tutlande mezuma nivelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin