Rusio prenis sankciojn kontraŭ Turkio

(GMT+08:00) 2015-11-29 17:24:13     Redaktoro:Xiong Linping

La 28an de novembro la rusa prezidento Putin subskribis ordonon de prezidento preni sankciojn kontraŭ Turkio.

Laŭ tiu ordono, la turismaj agentejoj ne rajtas aranĝi turismadon al Turkio. La ordono postulas, ke la registaro alprenu rimedojn: malpermesi al ĉartitaj aviadiloj flugi sur linioj inter Rusio kaj Turkio, severe kontroli la aktivecojn de turkaj transportaj kompanioj en la teritorio de Rusio, gvati havenojn kaj transveturadon en la akva vojo de la Azova Maro al Nigra Maro, kaj cetere, malpermesi al turkaj ŝipoj resti aŭ navigi en la akvoj apud rusaj havenoj. Kaj de la 1a de januaro 2016, krom diplomatoj kaj iliaj familianoj kaj tiuj homoj, kiuj havas provizoran loĝkarton, ĉiuj aliaj turkaj civitanoj ne rajtos eniri Rusion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin