Kulturaj Vidindaĵoj sur Silka Vojo

(GMT+08:00) 2015-11-30 14:57:07     Redaktoro:Selena

El: Yuan Huanhuan/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

La Valo Kuche estas aparte karakteriza loko sur la Silka Vojo. Kuche situas en la suda parto de Xinjiang. En la antikveco ĝi estis la ĉefurbo de la regno Rouzi, kaj grava pasejo de la antikva Silka Vojo. La akvofluo el la degelinta neĝo de la montaro Tianshan kreis multajn valojn, kaj la Valo Kuche estas unu el ili. Nuntempe, en tiu ĉi valo videblas sennombraj ruĝaj rokoj, kiuj impone brilas sub la sunlumo. Precipe je la krepusko, reflektante la subirantan sunon, la valo fariĝas mirinde spektakla kiel fantazia lando.

Krom la vidindaj naturaj pejzaĝoj, en la Valo Kuche troviĝas ankaŭ multe da antikvaj restaĵoj kaj kavernaroj. Ekzemple, la ruino de Dagu-urbo sur la Gobio, 60 kilometrojn sudoriente de la gubernio Kuche, la Mil-budha Kavernaro, 30 kilometrojn nordoriente de la gubernia urbo.

La Silka Vojo riĉas ankaŭ je kulturaj vidindaĵoj. Krom la Valo Kuche, ankaŭ Dunhuang de la provinco Gansu estas reprezentanto ĉirilate.

Siatempe Dunhuang estis grava pasejo sur la prospera Silka Vojo. Ĉi tie la orienta kaj okcidenta kulturoj kontaktiĝis en la interfluado, komercaj karavanoj frekventadis senĉese, kamelaj sonoriloj tintsonoris senlace. La fama kavernaro Mogao situas sur la Monto de Sonorigebla Sablaro, 25 kilometrojn sudoriente de la urbo Dunhuang. Sur la montdeklivo longa je 1 600 metroj vidiĝas pli ol 600 kavernoj, el kiuj 469 kavernoj entenas freskojn kaj skulptitajn statuojn. La fosado de tiuj kavernoj startis en la meza periodo de la 4-a jarcento kaj daŭris pli ol mil jarojn.

La Silka Vjo estas varma turisma itinero. En la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, laŭ propono de japanaj turistoj, la Ĉina Internacia Turisma Servo malfermis ĝin kiel turisman itineron. De tiam la itinero estas la plej okupata itinero de la turisma servo. Krom japanaj turistoj, ankaŭ pli kaj pli multaj eŭropaj kaj amerikaj turistoj parotprenas en la vojaĝo laŭ tiu mirinda itinero.

Pli kaj pli multaj turistoj ŝatas tiun ĉi itineron, ĉar la turismaj programeroj kaj enhavoj sur la itinero estas tre riĉaj, kaj la relative peniga vojaĝo, ekspedicia trajto kaj aventureca travivaĵo povas doni al turistoj la neforgeseblan impreson.

Estas facile imageble, kial la itinero de la antikva Silka Vojo furoris kaj fariĝis pli kaj pli varma itinero. Fakuloj atentigas, ke estas pli bone por turistoj vojaĝi kun la karavano laŭ tiu itinero, ĉar al la unuopa turisto eble okazos pli multaj malfaciloj dum la vojaĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin