Xi Jinping intervidiĝis kun franca prezidento

(GMT+08:00) 2015-11-30 09:58:50     Redaktoro:Ĝoja
Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe en Parizo intervidiĝis kun franca prezidento François Hollande.

Xi montris, ke komence de novembro prezidento François Hollande sukcese faris sian duan ŝtatan viziton al Ĉinio, kaj ili publikigis komunan deklaracion pri klimata ŝanĝiĝo kaj formis multajn novajn komunajn konojn pri pli bona kaj pli rapida disvolvo de la dulandaj rilatoj. Por la estonta disvolvo, la du landoj devas altnivele dialogi politike, efektivigi gravajn kunlaborajn programojn kaj interkonsentojn, krei novajn kunlaborajn brilajn punktojn, mobilizi aktivecon de lokaj registaroj por kunlabori, kaj disvolvi diversajn aktivadojn en la kampoj de ekonomio, kulturo, scienc-tekniko, eduko kaj turismo, kaj solidigi popolan bazon de la dulandaj rilatoj. En la jaro 2016 Ĉinio gastigos pintan kunvenon de gvidantoj de Grupo 20. Ĉinio tenos intiman kontaktonkun Francio por sukcesigi la kunvenon kaj fortigi strategian kunaranĝon kaj kunlaboron en traktado de mondaj ekonomiaj problemoj.

François Hollande diris, ke lia ŝtata vizito al Ĉinio estis fruktodona, kaj la du landoj devas aktive efektivigi gravajn komunajn konojn, atingitajn de la dulandaj ŝtatestroj, profunde akceli kunlaborojn en la tereno de investo, ekonomio, komerco kaj nuklea energio kaj stimuli oftan kontakton inter la dulandaj popoloj. Francio subtenas Ĉinion gastigi la pintan kunvenon de gvidantoj de Grupo 20 kaj volas intime kunlabori kun Ĉinio pri gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj.

Xi Jinping laŭdis la francan registaron pro ĝia klopodo por la pariza konferenco pri klimata ŝanĝiĝo. Xi substrekis, ke per la ĉeesto al la konferenco, li esperas montri al la internacia komunumo, ke Ĉinio firme subtenas Francion organizi la konferencon kaj firme subtenas atingon de internacia interkonsento, kiu konvenos al ĉiuj subskribintoj. Li esperis, ke frukto de la konferenco enkorpigos la principon de komuna sed distinga respondeco kaj establos mekanismon de la tuta mondo por trakti klimata ŝanĝiĝon post 2020.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin