En Aŭstralio oni paradis por alvoki agon kontraŭ klimata ŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2015-11-30 10:18:40     Redaktoro:Ĝoja
Antaŭ la konferenco pri klimata ŝanĝiĝo en Parizo, dimanĉe en multaj urboj de Aŭstralio oni grandskale paradis por alvoki efektivajn agojn de diversaj landoj kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo.

En la ĉefurbo Kanbero, proksime 5 mil homoj amasiĝis antaŭ la parlamento, tenante panelojn skribitajn per "Klimata Justeco" kaj "Cent-Procenta Regenerebla Energio" kaj kriante sloganojn, kia "Ni volas klimatan justecon, tuj". Fine reprezentantoj de aŭstraliaj indiĝenoj faris tradician riton por montri respekton kaj timon al la naturo kaj subteni la manifestaciantojn.

Tiutage okazis paradoj anktaŭ en urboj Sidnejo, Adelajdo kaj Perth.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin