Pliaj rusaj batalaviadiloj sendotaj al Sirio

(GMT+08:00) 2015-11-30 15:50:57     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto el la rusa informagentejo kaj la satelita novaĵreto en la 26a de novembro, riĉe informita persono el la rusa komandsistemo de operacoj diris, ke Rusio estas konsideranta suplementi al la aerbazo Hmeymim en Sirio dek ĝis dek du batalaviadilojn, por ŝirmi ĉiujn siajn bombaviadilojn.

Petite de la siria prezidento Assad, de la 30a de septembro Rusio komencis precizan aeratakon al celoj de la ekstremisma organizaĵo Islama Ŝtato (IŜ) en la teritorio de Sirio. Ĝi ekspedis atakaviadilojn Su-25, frontliniajn bombaviadilojn Su-24M, Su-34, kaj ĉasaviadilojn Su-34, kiuj siavice okupiĝas pri ŝirmado al bombaviadiloj. Kaj de meze de novembro ankaŭ rusaj strategiaj bombaviadiloj Tu-160, Tu-95MS kaj Tu-22MZ aliĝis al la operacoj. Sed post kiam en la 24a de novembro rusa militaviadilo Su-24 estis paffaligita de turka batalaviadilo, la rusa nacidefenda ministerio asertis, ke ĉiu agado de bombaviadiloj okazos nur sub la ŝirmado de batalaviadiloj.

Tiu persono bone informita diris, ke tial la rusa ĉefstabo estas konsideranta sendi pliajn dek ĝis dek du batalaviadilojn al la aerbazo Hmeymim, por ke ĉiu bombaviadilo Su-24 aŭ Su-27 dum batalcela flugado povu esti akompanata de ĉasaviadilo Su-27SM aŭ Su-30SM.

La 25an de novembro la rusa nacidefenda ministro, Shoigu, iam diris, ke Rusio transportos la plej novan aerdefendan sistemon S-400 al Sirio en la aerbazon Hmeymim, kie garnizonas rusa eskadro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin