Ĉinio energie kondamnas perforton celitan al la Stabiliga Misio de UN en Malio

(GMT+08:00) 2015-11-30 17:32:22     Redaktoro:Xiong Linping

La 30an de novembro en la regula gazetara konferenco Hua Chunying, proparolantino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, rimarkis, ke Ĉinio energie kondamnas la perforton, nome la atakon celitan al la Stabiliga Misio de UN en Malio, esprimante profundan funebron al la viktimoj kaj sinceran konsolon al la familianoj de tiuj pereintoj kaj al la vunditoj, kaj ke Ĉinio urĝas al la koncernaj partioj alpreni realajn rimedojn, por certigi la sekurecon de la pacprotektantoj de UN.

Laŭinforme, la 28an de novembro iu barakaro de la Stabiliga Misio de UN en Malio estis atakita de armitaj homoj. La evento rezultigis morton de tri homoj kaj vundiĝon de pli ol dudek. La Sekureca Konsilio de UN donis al tio fortan kondamnon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin