Xi Jinping intervidiĝis kun Obama

(GMT+08:00) 2015-11-30 19:09:45     Redaktoro:Xiong Linping
En Parizo lundon, kiam la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la usona prezidento Obama, li emfazis, ke en la nunaj cirkonstancoj Ĉinio kaj Usono nepre solide staru en la ĝusta direkto, laŭ kiu formiĝas novtipaj rilatoj inter potencaj landoj; ili ambaŭ devu insiste teni sin de konflikto kaj antagonismo, reciproke respekti unu la alian, kunlabori kaj kungajni, kaj de si mem, de regionsfere,kaj de mondskale, do, de ĉiunivele, plifortigi la kunlaboron kaj interŝanĝon, inkluzive en la kunakordigo de politikoj pri makroskopa ekonomio, tiel ke tiu ĉi konferenco pri klimata ŝanĝiĝo atingu sian antaŭpensitan celon. Xi Jinping aldonis, ke la du landoj devas kune peni, por ke la dulandaj rilatoj povu sane kaj stabile evolui, kaj la regiono Azipacifiko kaj eĉ la mondo estu en paco, stabileco kaj prospero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin