Xi Jinping publikigis sian artikolon en zimbabva ĵurnalo

(GMT+08:00) 2015-11-30 20:20:53     Redaktoro:Xiong Linping

La 30an de novembro, okaze de sia baldaŭa oficiala vizito al Zimbabvo, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping publikigis sian artikolon en la zimbabva ĵurnalo The Herald, titolitan "Lasu la Amikecon inter Ĉinio kaj Zimbabvo Malfermi Pli Belajn Florojn". Jen kelkaj pecoj el la artikolo:

"Invitite de prezidento Robert Gabriel Mugabe, mi faros de la 1a ĝis la 2a de decembro ŝtataferan viziton al Zimbabvo. Tio estas mia unuafoja vizito al Zimbabvo, pri kio mi plenas de atendoj.

Kvankam Ĉinio kaj Zimbabvo troviĝas unu de la alia en granda distanco, tamen la tradicia amikeco, kiu ligas la dulandajn popolojn, estas profunda kaj solida.

Ĝuste en tiu tago, kiam en la 18a de aprilo 1980 Zimbabvo sendependiĝis, Ĉinio kaj Zimbabvo starigis al si diplomatiajn rilatojn. Dum la 35 jaroj la ĉina popolo kaj la zimbabva, spite venton kaj pluvon, velas antaŭen en sama ŝipo, la amikeco pli kaj pli firmiĝas kun la tempo. Aŭguste de la pasinta jaro prezidento Mugabe faris sukcesan viziton al Ĉinio. La du landoj unuanime konsentis fari, ke ili egale traktu unu la alian, reciproke sin subtenu, kaj estu bonaj kompanoj, bonaj amikoj, bonaj fratoj. Tiu komnua koncepto havas gravan signifon por disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Zimbabvo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin