UEA ĈE UN PRI LINGVAJ RAJTOJ, UK KAJ ZAMENHOF-DATREVENO

(GMT+08:00) 2015-12-02 17:25:52     Redaktoro:Ĝoja

Interveno de

Universala Esperanto-Asocio, UEA en la 8a sesio de la Forumo pri Minoritatoj

Palaco de Nacioj, Ĝenevo, 24-25 novembro 2015

Tagorda punkto 4:

Malfacilaĵoj de la krimjuraj sistemoj por kontentigi la bezonojn kaj postulojn de minoritatoj.

Alparolo de Stefano Keller, ĉefdelegito de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.

Sinjorino Speciala Raportanto, Sinjoro Prezidanto,

Mi nomiĝas Stefano Keller kaj kun miaj kolegoj ĉi tie, mi reprezentas Universalan Esperanto-Asocion (UEA), la tutmondan asocion de parolantoj de la internacia lingvo, Esperanto. Esperanto estas uzata jam de 128 jaroj tutmonde por interetna komunikado, ebliganta klaran interkompreniĝon, kaj kreante egalecon.

Rilate al la 4-a punkto de la tagordo, nia asocio deziras altiri la atenton pri la fakto, ke lingvo ĉeestas ĉie, en ĉiu aspekto de la krimjuro, ĝi estas je la bazo de la praktikado de ĉiuj rajtoj difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Nia asocio kaj la esperantoparolantoj tutmonde agas subtene al la rajto de ĉiu pri uzo de sia gepatra lingvo en rilato kun oficejoj naciaj aŭ lokaj, samkiel en lernejoj.

Lingva barilo povas malebligi al minoritatanoj la adekvatan sinesprimon kaj tiel la defendon aŭ la realigon de sia rajto je justa prijuĝo.

Universala Esperanto-Asocio, en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko, defendas la lingvajn rajtojn de minoritatoj kaj indiĝenaj popoloj. Ni proponas Esperanton, la vivantan interetnan lingvon, kiu estas politike neŭtrala kaj facile lernebla komunikilo, efika kaj vere internacia.

La temo de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Nitro, Slovakio, en julio 2016, kun partoprenantoj inter 1'000 kaj 2'000 personoj el 70-80 landoj estos: 'Socia justeco – lingva justeco', traktota en Esperanto.

Rilate al tiu ĉi Forumo mi tre dankas la interpretistojn, kies kunlaboro ebligas la komprenon de niaj diskutoj, interalie ankaŭ al forumano surda.

Uzi sian gepatran lingvon en ĉiu situacio de la vivo, estas baza homa rajto, kiel tion precizigas Konvencio de Unesko.

Unesko estos asociita en 2017 al la celebrado de la 100-a datreveno de la morto de L.L. Zamenhof (1859-1917), kuracisto kaj lingvisto, iniciatinto de Esperanto.

Konklude, ni altiras vian atenton al la neceso konsideri la gravecon de lingvo, dum la finredaktado de la rekomendoj de tiu ĉi Forumo.

Dankon pro via atento.

____________________________________________

Stefano Keller kun Nicole Margot kaj Alain Favre (UEA)

Dum aŭskultado de la intervenoj, pretigante la alparolon de UEA en la 8a Forumo pri Minoritatoj, UN, Ĝenevo, 24-25 novembro 2015.


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin