Formalaj bezonoj, por ebligi estontan agadon——21-a Kongreso de Ukrainia Esperanta Asocio

(GMT+08:00) 2015-12-02 17:33:50     Redaktoro:Pluveta

Bonan aĝmikson ĝojige karakterizas la trideko da homoj, kiuj ariĝis el pluraj kluboj kaj urboj de Ukrainio por partopreni en la 21a Kongreso de UkrEA. Multis la decidendaj aferoj, feliĉe la kongreso estis kvoruma. Post bonvenigo, la prezidanto de UkrEA alprenis nur raportan kaj konsilan rolojn, ĉar la delegitoj elektis kongresestron, Serhij Prudko, kiu prezidis ĉion plian. Decidoj sekvis pri komisionoj kongresaj: rezolucia, kalkula, mandata, nomuma por kelkaj oficoj. Tio montras profundon da talento kaj sperto. La aranĝo estis teknologie altnivela, kun bona sonsistemo kaj kvar gandaj ekranoj, uzataj por apogi la laborojn.

Prezidanta Raporto

La prezidanto de UkrEA, s-ro Eŭgeno Kovtonjuk, prezentis la laborojn de la antaŭa jaro en du kategorioj. Kiel mankoj estas la nekreo de fiksita labroplano; decidoj de la 20a Kongreso formis la planon. Ne aperis regula eldonado de la revuoj 'Helianto' kaj 'Ukraina Stelo' kaj la Jarlibro 2015 por ukrainoj. La atingoj feliĉe formas pli ampleksan liston:


• La 21-Kongreso estis organizita kun harmonia etoso, kiu mankis tra lastaj kongresoj.

• La membrolisto estas reguligita, interalie per vizitoj al provincaj urboj.

• Lige kun tio membrokartoj sigelitaj estas eldonitaj.

• Junuloj revenas al membreco kiel unuopuloj- inter ili novuloj.

• Tri novaj kluboj esas fonditaj: Arto en Kijivo, Esperanto-Buk el Ĉernivci; unu en Lviv.

• E-rondo regule kunvenas en Kijivo por homoj el aktivula kerno.

• E-centro estas fondita ene de la Universitato de Lucjk.

• Informa agado kun stando, ekspozicioj kaj pliaj iniciatoj okazis en pluraj urboj.

• Vizitis la vicprezidanto de UEA trion de urboj, kun ripeta vizito al la kongreso.

• Bona kresko en la nombro de Individuaj Membroj de UEA.

• Rekorda partopreno de 19 ukrainoj (17 junaj) en la UK en Lillo kun vizito al Parizo.

• Jure atestitaj duplikatoj de la antaŭe mankintaj dokumentoj estas ricevitaj

• La ekzistorajto de la Asocio estis konfirmita deko da tagoj antaŭ la kongreso, kio pavimas la vojon por necesaj statutŝanĝoj, prilaborataj dum la nuna kongreso.

Rivela raporto pri junulara agado

Jen granda kaj nekonata surprizo. La Konsiliano pri Junulara Agado: Lobanova Liza raportis laŭmonate: Februare fondiĝis nova ĉefurba klubo 'ARTO' kun membroj inter 16- kaj 40-jaraj. Marte ekaperis serio de allogaj lernigaj filmoj, kun temoj kiaj: bestoj, floroj, sportoj ktp. Aprile: koncerto omaĝe al Vasil Eroŝenko. Maje: plia renkontiĝo. Junie: E-Junulara partopreno en bonfara foiro favore al leŭkemiaj informoj. Julie: Partopreno de 10 junuloj en la UK en Lillo kaj 7 infanoj en la IIK. Plie, du junuloj estas senditaj eksterlanden laŭ volontulaj programoj, unu al Slovakio alia al Pollando. Por estonto gravas allogo de pli da junuloj al instigaj kursoj.


La kongreso mezvojas kaj havas multajn taskojn, interalie rekonsistigi la Prezidion, diskuti kaj aprobi modifojn al la Statuto, decidi pri la estonto de ULEI, la instruista sekcio kaj tre grave formi strategion.

Saluto al la Malferma Tago en CO

Kijivo kore salutas la partoprenantojn de la Malferma Tago de la Centra Oficejo, hodiaŭ okazanta en Roterdamo. La kongreso havas multajn taskojn, interalie rekonsistigi la Prezidion, nomumi novan Ĉefdelegiton, diskuti kaj aprobi modifojn al la Statuto kaj decidi pri la estonto de ULEI, la instruista sekcio. Ni deziras agrablajn horojn al la samideanaro en Roterdamo!

(la artikolo prezentita de Stefan Macgill)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin