Fokusoj de la Semajno (Dec. 04)

(GMT+08:00) 2015-12-04 10:39:51     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis fortajn signalojn en la Pariza Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo. Li avertis ĉiujn partiojn pri opono kontraŭ pensmaniero de nul-suma ludo, esprimis decidemon en plenumo de la ĉinaj promesoj kaj montris la volon antaŭenigi internacian kunlaboron.

Xi faris la rimarkon en sia parolado en la malferma ceremonio de la du-semajna pariza kunveno, oficiale nomata la 21-a Konferenco de la Partioj de la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo.

Tiu tre atendata kunveno, malfermita de gvidantoj el pli ol 150 landoj, celas produkti novan internacian interkonsenton por redukti forcejan gason antaŭ 2020, kiam eksvalidiĝos la Kiota Protokolo, subskribita en 1997.

La plano estas decida por konservi la pliiĝon de la tergloba temperaturo ene de du celsiaj gradoj surbaze de la antaŭindustria tempo. Sciencistoj diris, ke tiu celo devas esti atingita por eviti riskajn ŝanĝiĝojn de klimato.

La direkcio de la Internacia Mona Fonduso lunde anoncis, ke juano estas unu el la kvin ĉefaj rezervaj valutoj de la mondo kun la speciala retrata rajto, paralele kun usona dolaro, eŭro, eno kaj pundo. La decido validiĝos en la 1a de januaro de 2016.

La Internacia Mona Fonduso diris en sia deklaro, ke tiutage la direkcio finis la ekzemanadon de valutoj kun speciala retrata rajto, kiu okazas en ĉiu kvina jaro. Ĉi-jare la ekzamenado fokusiĝis al juano, ĉu ĝi konformus al la nunaj normoj. La direkcio opiniis, ke juano konformas al ĉiuj normoj, kaj ekde la 1a de januaro 2016 ĝi estos libere uzebla same kiel usona dolaro, eŭro, eno kaj pundo.

La deklaro diris, ke la nova serio da rezervaj valutoj validiĝos en la 1a de januaro 2016 por ke la Internacia Mona Fonduso, la membroj de la fonduso kaj aliaj partioj de la speciala retrata rajto havu sufiĉan tempon por reguligo kaj akomodiĝo.

La malsupera ĉambro de la brita parlamento marde adoptis per voĉdono la mocion pri aeratako kontraŭ objektivoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio.

La mocio petis plivastigi la operacon kontraŭ la Islama Ŝtato de Irako ĝis la siria teritorio, tamen ĝi eliminis la eblecon de partopreno de britaj trupoj en la surtera batalo en Sirio.

La malsupera ĉambro okazigis preskaŭ 10-horan debaton pri la mocio kaj fine adoptis ĝin per 397 voĉoj kontraŭ 223.

Brita ĉefministro David Cameron diris en sia parolado al la parlamento, ke la Islama Ŝtato konsistigas fundamentan minacon al la brita sekureco, kaj Britio devas batali kontraŭ objektivoj de la Islama Ŝtato en Sirio kune kun siaj aliancanoj por defendi la nacian sekurecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin