Lastatempaj novaĵoj el Tejo

(GMT+08:00) 2015-12-07 15:18:33     Redaktoro:Pluveta


Saluton,karaj amikoj, mi estas Pluveta. Hodiaŭ ni disaŭdigos al vi kelkajn informojn el Tejo.

Jen estos bona informo por eŭropaj junuloj. Se vi estas juna eŭropano, entuziasmas pri politiko Eŭrop-nivele kaj dezirus reprezenti Esperanton kaj TEJO en la Eŭropa Parlamento, kie estos aliaj 7000 junuloj el la tuta kontinento kaj pens-manieroj? EYE 2016 estas la perfekta evento por vi!

Junaj, entuziasmaj kandidatoj estas serĉataj por partopreni la plej grandan aranĝon de la Forumo Junulara Eŭropa, EYE, kiu okazos 20-22 en Strasburgo, Francio.

EYE estas okazaĵo por 7000 eŭropaj junuloj, kiuj prezentas diversajn junularajn organizojn. La celo de la okazaĵo estas konvinki politikistojn kaj politikajn partiojn doni pli da atento al temoj kiuj gravas por junuloj (kiel edukado, moviĝeblo, senlaboreco, daŭripoveco).

Kompreneble, kiel TEJO ni petos specialan atenton por lingva justeco kaj internacia komunikado. Tion ni faros per diversaj agadoj kaj per nia partopreno en la komunaj programeroj. TEJO estas partnero de YO!Fest, la junulara politika festivalo kiu okazos tiukadre, ni tie povos okazigi kursojn, diskut-rondojn kaj diversajn programeroj.

Kiel akceptita kandidato, vi ricevos:

• Repagon de la ir- kaj reven-vojaĝkostoj al Strasburgo

• Tranokton ĉe esperantistoj en proksimeco de la urbo

• Eblon partopreni la organizadon de YO!Fest kune kun internacia teamo

• Retan trejnadon de TEJO pri eksteraj rilatoj (deviga)

• Plurajn materialojn por informiĝi pri temoj rilate al eŭropa junularo, junulara agado kaj politiko

• Konsilojn kaj materialojn por plibonigi vian komunik-kapablojn, angle kaj Esperante

Jen la ecoj de la kandidatoj:

• Esti pli ol 18-jaraĝa de la 20-a de majo kaj malpli ol 31-a ĝis la 25-a de majo (2016)

• Esti sociema, tolerema, vojaĝe sendependa kaj malferma

• Preti aktive kunlabori por la sukcesa kunrealigo de YO!Fest

• Loĝi en lando de Eŭropa Unio aŭ najbaroj

• regi la anglan kaj Esperanton almenaŭ je B2 nivelo (aŭ plibonigi ilin ĝis tiu nivelo ĝis antaŭ la komenco de la evento)

• povi partopreni la tutan eventon, de la 20a ĝis la 21a de majo (alveno ĵaŭde foriro dimanĉe)

Post la fino de la evento, ni petos al vi verki unupaĝan raporton pri la sperto, kiu ege helpos al venontaj partoprenantoj.

Ĉu vi volas influi la Eŭropan politikon kaj reprezenti TEJO-n kune kun grupo de esperantistaj entuziasmuloj el tuta Eŭropo? Se jes, sendu mallongan motiv-retmesaĝon al ĝis la 10-a de decembro de 2015.

Komuniku ankaŭ vian ĝisnunan agadon en Esperantujo, kiujn lingvojn vi scipovas, kie vi loĝas kaj kiu(j) estas via(j) nacieco(j). Kunsendu viv-resumon (ne nepre en Esperanto), kaze ke vi disponas ĝin. Ne hezitu peti pli da informoj, se vi bezonas.

Karaj amikoj, se vi interesiĝas pri tio kaj taŭgas al la kondiĉoj, sendu retmesaĝon al TEJO.

********

De la 5-a ĝis la 8-a de novembro la nova kvinkapa Estraro de TEJO unuafoje post la IJK en Wiesbaden kunvenis kvar tagojn en Roterdamo, kun la ĉeesto de ĉiuj estraranoj, fakulo pri subvencioj, observanto de UEA, la estonta kaj la nuna Ĝeneralaj Direktoroj, pritraktis vastan gamon de tagorderoj, el kiuj elstaras prepara diskuto pri la realigo de IJK en Afriko, debatoj pri membrovarbado kaj subvencipetado, kaj reta "malferma horo", dum kiu la estraranoj pretis en pluraj sociaj retoj akcepti demandojn de interesatoj.

*******

Post dusemajna laborado finiĝis en la asocia sidejo en Parizo la 38-a Ĝenerala Konferenco de Unesko. Esperantujo ĉi-jare aparte atentis pri la Ĝenerala Konferenco, ĉar staris sur la tagordo propono (subtenita de Germanio kaj Slovakio) envicigi la 100-an datrevenon de la morto de L.L. Zamenhof (14-a de aprilo 2017) inter la 53 datrevenojn kun kiuj Unesko estos "asociita" en la periodo 2016-2017. La aprobo de ĉi-tiu propono signifas plian rekonon de Unesko al Zamenhof post la proklamo de Zamenhof kiel "unu el la plej grandaj personecoj de la homaro".

*********

La novembra numero de la revuo Esperanto jam legeblas en la reto. La redaktoro de la revuo, Fabrício Valle, en la rubriko Malferme alvokas pripensi la rolon de la esperantistaro en la mondo. Paulo Lima, konata kiel eksa eldonisto kaj aŭtoro, en Dek demandoj klarigas sian skeptikan sintenon rilate la nuntempajn strategiojn de la Esperanto-movado. Krome, la numero plenas de artikoloj verkitaj de la prezidanto: Mark Fettes, la prezidanto de UEA, kadre de artikolserio pri la Celaro 2030, verkis pri daŭripovo, dum Michael Boris Mandirola, prezidanto de TEJO, klarigas la gravecon de eksteraj rilatoj por la organizo. La numeron vi povas elŝuti ĉe http://uea.org/l/?prenu=eo_nov15.

Karaj amikoj, ĵus estas kelkaj informoj el Tejo. Finiĝis la raporton!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin