40 Vidindaj Lokoj en Ĉinio——La monto Taishan

(GMT+08:00) 2015-12-10 16:09:48     Redaktoro:Li Lu


La monto Taishan, unu el la kvin sanktaj montoj de Ĉinio, situas proksime al la orienta marbordo, en la gubernio Tai'an, Shandong-provinco. Oni povas atingi la lokon per vagonaro aŭ aŭtobuso de Jinan, la provinca ĉefurbo.

La monto Taishan, 1 540 metrojn super la marnivelo, estas simbolo de alteco kaj majesto. Ekde antikva tempo la ĉinoj kutime uzadas esprimojn kiel "firma kiel la monto Taishan" kaj "tiel peza(grava) kiel la monto Tai-shan". Sur la monto troviĝas multnombraj grandiozaj montpintoj kaj krestoj, pinoj kaj cipresoj jarcentojn maljunaj, belegaj temploj kaj mirindaj akvofaloj. Ekde la 3-a jarcento a.K. imperiestroj kutimis vojaĝi ĉi tien por preĝi al la Ĉielo, kaj beletristoj kaj kleruloj dediĉis al la monto Taishan multajn poemojn kaj epigrafojn laudante ties belecon.

Majo kaj oktobro estas la monatoj plej taŭgaj por grimpado sur la monton Taishan. Tio ĝenerale komenĉiĝas per vizito al la Templo de Taishan(Dai Miao) ĉe la montpiedo. La templo, konstruita en la tria jarcento a.K. estis loko, kie imperiestroj faris oferojn al la sankta monto. Ĝi estis multe pligrandigita en Tang- kaj Song- dinastioj, t.e. inter la 7-a kaj 13-a jarcentoj ĝis ĝi fine atingis la nunan amplekson, de proksimume 96 mil kvadrataj metroj. La loko punktiĝas per altaj cipresoj kaj steleoj kaj havas sennombrajn kulturajn relikvojn kaj historiajn monumentojn, kiuj vekas la intereson de la serĉanto.

Duonkilometron norde de la Templo de Taishan estas la Arkado Daizong, unu el la ĉefaj pordegoj al la montparko kaj ankaŭ la ekirpunkto por supreniro al la montsupro laŭ la orienta irvojo. Tri irvojoj kondukas al la supro, sed la plejparto de la turistoj preferas la orientan, ĉar laŭlonge de tiu 9-kilometra vojlinio oni povas vidi multajn interesajn vidaĵojn. Al la vizitantoj oni provizas monto-grimpajn botojn, promenbastonojn kaj pluvmantelojn aldone al ĉiĉeronoj, kiuj klarigas la historiajn detalojn de la diversaj vidindejoj kaj la koncernajn legendojn.

Mallonga grimpado supren sur zigzagaj ŝtonŝtupoj alkondukas al la Palaco de la Ruĝa Pordego, kiu fakte estas grupo da domoj apud la montdeklivo kun rivereto preterfluanta.

Pli supre sur la vojlinio estas la Valo de la Sutroŝtono, kie, en grandan platan ŝtonon antikva kaligrafo gravuris tekston de la budhisma Diamanta Sutro per ideografiaĵoj 50 centimerojn altaj. Post mil jaroj da patinado restas legeblaj nur ĉirkaŭ mil ideografiaĵoj, kiuj verŝajne estas la plej grava el kulturaj relikvoj sur la monto Taishan.

Mezvoje estas majesta konstruaĵo kun multkoloraj tegmentrandoj kaj vermiljonaj muroj. Ĉi tio estas Doumugong, antaŭe budhista monaĥinejo. En la orienta halo oni povas aŭdi la muzikon de murmuranta vento kaj lirlanta rivereto. Eĉ en pluva tago en malfrua somero la pejzaĝo videbla tra la fenestro estas iel aparte alloga. 

El ĉiuj akvofaloj sur la monto Taishan tiu supre de la Lago de Nigra Drako estas la plej spektakla---kvazaŭ blanka silko ŝvebanta sub ponto. Rigardante pli proksime, iuj vidas en tio blankan ĉevalon galopantan super la monataj torentoj kaj sin ĵetantan en la profundan lageton malsupre. Lastatempe oni konstruis pli malsupre akvorezervejon, kies kristalklara akvo spegulas la ĉirkaŭantajn montojn kaj nubojn. Ĉi tiuj kaj la akvorezervejo piede de la kontraŭa Tigra Monto estas preferataj vidindejoj.

Preter Doumugong la zigzaga vojeto estas flankita de kolosaj jarcentoj maljunaj cipresoj, kiuj kuniĝas supre por formi laŭbon ŝirmantan kontraŭ la varmega suno, tiel ke en somero la vojeto iĝas plaĉe malvarmeta promenejo. 

Ĉi tiu Ciprestunelo kondukas al la Meza Ĉiela Pordego. Ĉi tie la orienta kaj okcidenta vojlinioj kuniĝas kaj hoteloj kaj restoracioj servas al turistoj, kiuj preferas tranokti, antaŭ ol daŭrigi la vojaĝon.

La grimpadon oni tamen povas fini en unu tago, ne tre malproksime super la Meza Ĉiela Pordego etas la altestarantaj Kvin Dafu-pinoj. "Dafu" estis kortegana rango en la mallongviva Qin-dinastio. Laŭ la legendo, Qin Shihuang, la unua imperiestro de Qin-dinastio, iam ŝirmis sin sub la arboj dum pluvego, kaj pro la servo li donis al ili tiun oficialan titolon, la nunaj pinoj, plantitaj en 1730, anastataŭis la originajn, kiuj detruiĝis en montaj torentoj. Tiam oni plantis kvin laŭ la legendo, sed nun restas nur tri. Kvankam 250-jaraj, ili ankoraŭ kreskas dense kaj provizas ombron en somero. Vizitantoj povas ripozi ĉi tie sur malvarmetaj ŝtonbenkoj sub la arboj, aŭ en pavilonoj, kie haveblas teo infuzita per akvo el la montfonto. 

La sekva loko de intereso sur la vojeto estas "La Ĉiela Strato" kun domoj, butikoj kaj hoteloj. Ĉe la orienta fino de la strato estas la Templo de la Lazura Nubo, la plej majesta domo sur la pinto de la monto Taishan. Ĝi estis konstruita en la 10-a jarcento en Song-dinastio kun la tegmento de la ĉefa halo el bronzo kaj tiu de la flankaj ĉambroj el fero kiel antaŭrimedo kontraŭ la furiozaj ventegoj. Bronzaj sonoriloj ĉe la kvar anguloj de la ĉefa halo tintadas melodie en la vento.

Ĉe la plej alta punkto staras la Templo de la Ĉiela Imperiestro. De tie oni havas panoraman vidon al la vastaj ebenaĵoj kaj la zigzaga rivero Dawen longe malsupre. Pasanta vagonaro sur la fervojo de Pekino al Ŝanhajo aspektas tiel malgranda kiel lumbriko. 

La klumino de la tuta vojaĝo estas rigardi la sunleviĝon de la montsupro. Antaŭ mateniĝo fruaj ellitiĝintoj sekvas la ĉiĉeronon al la Sunorigarda Pinto. Somere mateniĝas je ĉirkaŭ duono post la kvara, la ĉielo brilas ruĝe kaj subite la suno aperas tra la nuboj kiel granda fajroglobo el la maro.

Oni jam konstruis kablotramon por veturigi sunleviĝo-rigardantojn de la Meza Ĉiela Pordego al la montpinto en ĉirkaŭ ok minutoj. Kun kapacito por 30 homoj en ĉiu tramo, ĝi povas transporti 2 000 vizitantojn ĉiutage. Tamen, multaj turistoj eble preferas fari la grimpadon piede.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin