Fokusoj de la Semajno (Dec. 11)

(GMT+08:00) 2015-12-11 16:53:53     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Vendrede de la lasta semajno en Johanesburgo ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis negocan konferencon kune kun gvidantoj de afrikaj landoj kaj faris kvin-punktan proponon por profundigi kungajnan kunlaboron inter la monde dua granda ekonomio kaj la plej rapide disvolviĝanta kontinento.

En la altnivela dialogo kun ĉinaj kaj afrikaj negocaj altranguloj dum la kvina ĉina-afrika entreprenista konferenco, Xi diris al centoj da ĉeestantoj, ke Ĉinio sincere esperas dividi siajn industriigajn spertojn kun afrikaj landoj kaj helpi la kontinenton antaŭenigi sian industriigon per financa, teknika kaj talentula subtenoj.

Xi proponis, ke Ĉinio kaj afrikaj landoj daŭrigu egalan kaj kungajnan kunlaboron, atingu ĝustan ekvilibron inter principoj kaj profitoj, kaj kune konstruu komunumon de komuna sorto. Li diris, ke ĉina-afrika kunlaboro devas esti ankaŭ malferma kaj inkluzivema, kaj la du flankoj devas bonvenigi la partoprenon de entreprenoj el aliaj landoj, kiuj subtenas la principon de reciproka profito. Li diris, ke dume, Ĉinio kaj Afriko devas fokusiĝi al praktika kunlaboro orientita al kapablokonstruo, kaj Ĉinio volas dividi siajn progresintajn kaj aplikeblajn teknikojn kun Afriko sen rezervo kaj profundigi duflankajn industrian kunlaboron por tiel plibonigi la kvaliton de la afrika laborantaro, krei laborŝancojn kaj pliigi endogenan movforton de la kontinento. Ankaŭ, la du flankoj devas sekvi verdan kaj daŭripovan disvolvadon, kaj Ĉinio helpos afrikajn partnerojn trakti klimatan ŝanĝiĝon, plibonigi mediprotekton kaj trejni profesiulojn en rilataj kampoj. Krome, li sugestis, ke ĉina-afrika kunlaboro prioritatigu infrastrukturan konstruadon por alporti efektivajn profitojn al la tuta popolo.

Farhan Haq, vicproparolanto de ĝenerala sekretario de UN, marde diris, ke ĝenerala sekretario Ban Ki-moon bonvenigas la proponon pri okazigo de nova intertraktado pri la siria krizo en Nov-Jorko kaj substrekas fruan realigon de kompleta batalhalto en Sirio.

Haq diris en regula gazetara konferenco, ke tiutage en Parizo Ban renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario John Kerry kaj esprimis bonvenon al lia propono pri okazigo de la 3a intertraktado pri la siria krizo. Ban diris, ke se okazos la kunveno, li kaj lia speciala sendito al Sirio De Mistura ĉeestos ĝin laŭ plano. Haq diris, ke Ban akcentis, ke Sirio devas realigi kompletan batalhalton, kaj li esperas, ke la nova intertraktado metos firman fundamenton por komenci batalhalton kaj politikan procezon.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon alvokis devontigon por malebligi rasan genocidon merkrede en la unua Internacia Tago de Rememorigo kaj Digno de la Viktimoj de la Krimo de Genocido kaj de la Prevento de Tiu Krimo.

Ban diris en sia mesaĝo por memorfesti la tagon, ke tiu okazaĵo konincidis ankaŭ kun la datreveno de la adopto de la Konvencio pri la Prevento kaj Puno de la Krimo de Genocido en 1948. Li diris, ke tio estas ideala tempo por reaserti devontigon preventi tiun seriozan internacian krimon, konservi memoron de la viktimoj, kaj reaserti la rajton de rebonigo kaj kompenso, agnoiskitan en la internacia leĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin