Fama Kultura Strato Liulichang

(GMT+08:00) 2015-12-16 15:26:08     Redaktoro:Selena

El: Cui Liuxiaoxia/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Malantaŭ altaj domegoj de Pekino ĉie videblas spuroj de la antikva historio. La strato Liulichang situanta en la suda urboparto de Pekino ja estas loko, kie oni povas trovi la longan civilizacion de Ĉinio. Nun ni kune vizitu tiun faman straton.

La strato estiĝis en la dinastio Qing. Komence ĉi tie estis farejo de glazuraĵoj uzataj por imperiestraj palacoj. La nomo de la strato Liulichang devenis de tio. En la pasinteco, la loko, kie nun troviĝas la strato, estis bakujo de glazuraj tegoloj, klinkeroj kaj aliaj glazuraĵoj. En la ĉina lingvo, la vorto "Liuli" signifas glazuron kaj la vorto "Chang" ĉi tie signifas farejon. Tiel frue kiel en la 13-a jarcento, en la tempo de la dinastio Yuan, ĉi tie establiĝis la bakujo speciale por fari glazurajn tegolojn. En la 17-a jarcento, sekve de plivastiĝo de la urba skalo, la bakujo estis translokita ekster la urbon, kaj la loko fariĝis kvartalo, sed ĝia nomo Liulichang restas ĝis nun.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin