La 3a Esperanto-semajno de Elementa Lernejo Baiyangshujie

(GMT+08:00) 2015-12-22 10:21:51     Redaktoro:Ĝoja

La 14an de decembro malfermiĝis la 3a Esperanto-semajno de Elementa Lernejo Baiyangshujie, kiu daŭris ĝis la 18a de decembro. La temo estas "Mi amas la mondon, mi amas Esperanton!" En la semajno pli ol 1 400 lernantoj partoprenis en abundaj programoj, kiel lerneja disaŭdigo, verkado kaj dezajno de aŭscipiaj simboloj de Esperanto.

 
Direktoro de la elementa lernejo esperantisto Wei Yubin, esperante Jado, deklaris malfermon de la Esperanto-semajno. Jado komencis Esperanto-kurson antaŭ 7 jaroj, nun Esperanto-kurso estas brila trajto de la lernejo.

 
Infanoj, niaj "esperoj"!

 
Lernanto montris sian aŭscipian simbolon de Esperanto.

 
En klaso lernantoj dezajnis simbolojn por Esperanto.

 

Instruistino faris komenton.

  

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin