Ni kantu Esperante kun Jano

(GMT+08:00) 2015-12-18 14:58:42     Redaktoro:Shanshan

 

Jano Klark

Saluton karaj amikoj! Bonvenon al la programero Inter Ni. Mi estas Shanshan. Multaj esperantistoj scias aŭ aŭdis pri itala esperantisto kun longa barbo, kiu loĝas en la ĉina urbo Nankino jam de kelkaj jaroj. Iuj scias, ke li bonege parolas la ĉinan kaj iuj konas, ke li laboras kiel instruisto kaj tradukisto en Nankino. Tamen ĉu vi scias, ke li estas ankaŭ profesia kantisto, kiu kantas angle, Esperante, itale kaj ĉine. De tempo al tempo li ankaŭ Esperantigis kanzonojn el la angla aŭ la ĉina. Hodiaŭ mi havas honoron babili kun li pri muziko, kaj ni aŭskultos lian belan kantadon. Bonvole memoru lian nomon, Jano Klark. Karaj aŭskultantoj, bonvole sekvu min kaj kune konu lin.

1 2 3 4 5 6

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin