Akvolanda urbeto Tongli

(GMT+08:00) 2015-12-22 11:58:30     Redaktoro:Selena

El: Yu Fangping/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

La urbeto Tongli situas en la provinco Jiangsu de la ĉina orienta landparto, dekkelkajn kilometrojn fore de Suzhou, la fama turisma urbo. Tongli havas la historion de pli ol mil jaroj, kaj estas bone konservata ĝis nun. Ĝi situas ĉe la orienta bordo de la fama lago Taihu. Dispartigate de la rivera reto, ĝiaj stratoj ĉiuj etendiĝas laŭ riveroj kaj ĉiuj konstruaĵoj staras ĉe la akvofluo. Simila al bela perlo flosanta sur la akvo, la urbeto aspektas kristale brila.

En Tongli ĉie vidiĝas la akvo, kaj oni povus diri, ke ĉiu familio loĝas ĉe la akvo kaj uzas la ŝipon kiel veturilon. En nia malgranda urbo trafluas 15 riveretoj, kiuj dividas la urbeton en 7 insuletojn, kaj tiuj insuletoj estas kunligataj en unu tuton per pli ol 40 antikvaj pontoj.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin