40 Vidindaj Lokoj en Ĉinio——La Someruma Montvilao en Chengde

(GMT+08:00) 2015-12-24 17:47:00     Redaktoro:Li Lu

En la urbo Chengde en Norda Ĉinio estas vidindejo nomata "Someruma Montvilao". Ĝi estis la somerumejo de la imperiestra familio de Qing-dinastio.

Situanta en la nordo de Hebei-provinco 250 kilometrojn for de Pekino, Chengde okupas malgrandan basenon proksimume 350 metrojn super la marnivelo. La someraj tagoj tie estas malvarmetaj pro la arbaroj, la vastaj etendiĝoj de akvo kaj la montoj ĉrkaŭantaj la basenon. Kangxi, la dua imperiestro de Qing-dinastio, ensorĉite de la mirinda valo, konstruigis imperiestran palacon tie, por ke li povu eskapi el la somera varmego.

La konstruado komenciĝis en 1703 kaj finiĝis en 1790. Pro tio, ke la Qing-imperiestroj pasigis kelkajn monatojn tie ĉiujare, la ripozejo fariĝis dua politika centro por la imperia kortego. Tie imperiestro Qianlong donis aŭdiencon al sendito el Britio---la unua Okcidenta sendito al la Qing-dinastio kortego.

La Montvilao, konstruita laŭ tradicia ĉina stilo, havas du ĉefajn partojn: la palacaj konstruaĵoj kaj la ĉirkaŭaj terenoj. La lasta konsistas el ok temploj, lagoj, valoj kaj montaj arbaroj.

La somerumejo kovras entute pli ol 560 hektarojn, ampleksante basenon ĉirkaŭitan de montetoj kaj serenajn lagojn. La diversaj palacaj konstruaĵoj staras kviete meze de abundaj arboj kaj posedas trajtoj de pejzaĝoj de kaj norda kaj suda Ĉinio. La tuta palaco estas ĉirkaŭita de muro kun longeco de pli ol dek kilometroj, kiu serpentas laŭ la monteĝoj, kvazaŭ miniatura Granda Muro.

Samkiel malgranda versio de tradicia urba pordego, la ĉefa enirejo al la somerumejo konsistas el tri portaloj: la centra, la plej granda kaj la aliaj du ambaŭflanke, iom pli malgrandaj. Ŝildo super la centra portalo portas la nomon de la pordego en kvin skribsistemoj: la hana, mongola, tibeta, huj-a kaj manĉura. Ĝuste interne estas la Meridiana Pordego kun horizontala tabuleto gravurita per la ideogramoj "Someruma Montvilao" en kaligrafio de imperiestro Kangxi. Enirinte, oni alvenas al la ĉefa halo, sep-ĉambra konstruaĵo rigardanta al la sudo. La halo prenas sian nomon de la fajnvejna aroma malmolligno---nanmu-o, el kiu ĝi konstruiĝis. Imperiestroj de Qing-dinastio iam akceptis eksterlandajn senditojn kaj nobelojn de diversaj naciecoj de Ĉinio en la Nanmua Halo. Post la halo estas alia konstruaĵo kun sep ĉambroj, kiuj estis la imperiestraj dormoĉambroj. La raraj porcelanaĵoj kaj jado kaj la murpaneloj ĉiuj restas samaj kiel ili estis en la tagoj de la dinastio.

Plejparto de la arkitekturo tie estas simpla kaj senornama. Nur grizaj brikoj kaj tegoloj estis uzitaj. La lignaj traboj kaj kolonoj restis neornamitaj. Tia simpleco harmonias bone kun la tiea natura medio.

Preter la palacaj haloj estas la parkoj kun montfontoj kaj arbaretoj. La pavilonoj, haloj, turoj kaj pagodoj ĉi tie estas en la sud-ĉinia stilo de arkitekturo. Iuj alte sidas sur montdeklivoj, iuj staras sur lagobordoj kaj iuj kaŝiĝas profunde en arbaroj sub ombroj de pinoj kaj ĉipresoj. Laŭ arkitektura stilo, ili estas simplaj kaj graciaj konstruaĵoj.

Nordoriente estas la lagoj. Kvankam ne tiel grandaj kiel la Lago Kunming de la Somera Palaco en Pekino, la lagoj estas interligitaj. Pavilonoj kaj turoj punktas multajn insuletojn, kiuj interligiĝas per digvojoj. Promenado laŭlonge de la digvojoj rememorigas vizitantojn pri promenado tra la parkoj de Suzhou aŭ Hangzhou.

La triparta Lago-centra Pvilono, situanta en la suda fino de la lago-areo, staras sur plata ŝtonponto, kiu spanas la Arĝentan kaj Malsupran Lagojn. Malsupre de la ponto estas ok-arkaĵa kluzopordo kaj supre estas balustradoj kaj sidejoj por lacaj vizitantoj. La vido al unu flanko estas super lago preskaŭ entute kovrita de larĝaj lotusfolioj kaj ruĝetaj floroj en frua somero. Aliflanke estas etendaĵo da kristala akvo, spegulante la suprenturnitajn tegmentorandojn kaj pripentritajn trabojn de la antikvaj konstruaĵoj.

Preter la Lago-centra Pavilono staras du-etaĝa turo nomata "Domo de Nebuloj kaj Pluvoj", kie imperiestroj de Qing-dinastio kutimis legi kaj rigardi la nubojn kaj pluvon. La turo, imitaĵo de pavilono en suda Ĉinio, situas sur malgranda duoninsulo, kiu estas interligita al alia insuleto per svelta ponto. Dum pluvado la foraj montoj kaj arboj envolviĝas en nebulo, kreante pejzaĝon tre similan al tradicia ĉinstila pentraĵo.

Nordokcidente estas la famkonata Wenjin-pavilono, tri-etaĝa domo laŭ tradicia stilo, kiu entenis parton de la imperia biblioteko. Inter la libroj konservitaj ĉi tie estis Kolektoj de Antikvaj kaj Modernaj Libroj kaj la Kompleta Verkaro de la Kvar Trezoroj komplilitaj en Qing-dinastio. La lasta sola entenas 3 503 verkojn en 79 337 volumoj, preskaŭ ĉiuj ekzistantaj skribaĵoj ĝis la 18-a jarcento. Ili dividiĝis en kvar kategoriojn: klasikaĵoj Konfuceaj, historiaj verkoj, verkoj de antikvaj filozofoj kaj diversaj verkoj. Post la finkompliado oni faris sep ekzemplerojn de ĉi tiu multvoluma libro kaj unu el tiuj oni tenis en Wenjin-pavilono.

Vasta etendaĵo de verda herbo kuŝas norde de la laga regiono, sur kiu iam antaŭe paŝtiĝis aroj da vervoj, kaj mongolaj jurtoj staris inter antikvaj arboj. Imperiestroj de Qing-dinastio kutime donis bankedojn tie por regali la korteganojn kaj eksterlandajn senditojn. Tie ili iam spektis ĉevalkonkursojn, luktadon kaj pompajn fajraĵojn.

La okcidenta parto de la somerumejo estas tute en montoj kun arbaroj kaj valoj, kiuj formas kvar kvinonojn de la tuta palaca tereno. El la multnombraj fantaziaj ŝtonaranĝoj sur la apudaj montoj, la plej okulfrapa estas la Montpinto Sonorila Frapilo. La alte staranta montkresto, karmezina dum sunsubiro, speguliĝas en la trembrila akvo de la lago.

Ekster la enfermaĵo de la Someruma Montvilao estas ok temploj aranĝitaj en duoncirklo sur la deklivoj de la apudaj montetoj. Origine estis dek unu temploj, kiuj finkonstruiĝis en sepdek jaroj. Poste tri komplete detruiĝis kaj unu difektiĝis. La temploj indikas artajn trajtojn de la naciecoj hana, tibeta kaj mongola.

La Templo de Ĝenerala Paco, konstruita en 1755, imitas tibetan templon. Kvar altaj antikvaj pinoj donas ombron al la korto. La ĉefa templa konstruaĵo estas la Halo Dacheng. Arkitekture, la konstruaĵo konformas al la konturoj de la monto, sur kiu ĝi konstruiĝis, kun ses etaĝoj en la antaŭa parto, kvin en la meza kaj kvar en la malantaŭa. Ĝi entenas lignan statuon de la bodisatvo Avalokitesvara: la plej granda tia statuo en la mondo, kun alteco de 22,2 metroj kaj pezo de 110 tunoj. Ĉi tiu statuo de Avalokitesvara, bele skulptita kaj en admirinda proporcio, havas 42 brakojn. Ŝi rigardas malsupren al la popolo kun esprimo de bonkoreco.

La multnombraj relikvoj kaj surskribitaj tabuletoj elmontrataj en la ok temploj de Chengde rakontas pri la historio de ĉi tiu multnacieca lando en la frua periodo de Qing-dinastio.

Kiam la urbo Chengde liberiĝis, la Someruma Montvilao estis preskaŭ ruino. Nun ĝi estas renovigita kaj sub registara protektado kiel unu el la ĉefaj historiaj relikvoj en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin