Fokusoj de la Semajno (Dec. 25)

(GMT+08:00) 2015-12-25 15:02:43     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Marde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun iraka ĉefministro Haider al-Abadi. La du flankoj decidis altigi rilatojn inter Ĉinio kaj Irako ĝis strategia partnereco.

Xi diris, ke la starigo de ĉina-iraka strategia partnereco metis pli firman fundamenton por plua disvolvado de rilatoj inter la du landoj, kaj la du flankoj devas preni tion kiel bonan okazon por akceli disvolvadon de la rilatoj. Li diris, ke Ĉinio volas helpi la rekonstruadon de Irako en energio, elektro, telekomuniko kaj infrastruktura konstruo, instigi pli da siaj kompanioj partopreni en grandaj programoj koncernaj al la nacia ekonomio kaj popola vivteno de Irako, kaj kunlabori kun Irako en investo kaj financado.

Al-Abadi diris, ke Irako kaj Ĉinio ambaŭ estas antikvaj civilizacioj, kaj rilatoj inter la du landoj havas longan historion. Estas lia unua vizito al Ĉinio, kaj li volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio en ekonomio, energio, elektro, telekomuniko, infrastruktura konstruo kaj sekureco kaj akceli amikajn interŝanĝojn inter la du popoloj.

La 10a Ministra Konferenco de la Monda Komerca Organizo finiĝis sabate en Najrobio, la ĉefurbo de Kenjo, post plilongigita intertraktado. La nova Najrobia Deklaracio promesas konservi viglecon de la internacia komerca sistemo.

Ŝlosilaj rezultoj el la konferenco inkluzivis interkonsenton pri la elimino de subvencioj de agrikultura eksporto, grandigo de la listo de informaj kaj teknikaj produktoj pri redukto de tarifo, kaj la membriĝo de Liberio kaj Afganio al la organizo.

Roberto Azevedo, ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo, diris, "Ni kreas novan kutimon de sukceso." Li aludis la unuan gravan sukcesan finon de ministra konferenco ekde 2001.

La kunveno, kiu laŭ plano devus esti fermita vendrede tagmeze, estis longigita ĝis la sabata vespero. 162 membroj de la organizo la unuan fojon promesis komplete nuligi subvenciojn de agrikultura eksporto.

La Financa Departemento de Usono marde trudis sankciojn al 34 individuoj kaj entoj por subteni premon sur Rusio pri ĝia agado rilate al la krizo en Ukrainio.

La Financa Departemento diris en deklaro, ke la decido celas 14 individuojn kaj entojn, ĉar Usono kredas, ke ili estas ligitaj kun tiuj, kiuj serioze kaj daŭre evitis ekzistantajn sankciojn aŭ estas 50-procente aŭ pli multe posedataj de difinita ento.

Enskribitaj en la nigran liston estas ankaŭ ses separistoj, kiuj minacis la sekurecon aŭ stabilecon de Ukrainio, du iamaj ukrainaj ŝtatoficistoj, kiuj estis komplicoj en prifraŭdo de publikaj posedaĵoj kaj / aŭ minacis la sekurecon aŭ stabilecon de Ukrainio, kaj 12 entoj, kiuj havis negocojn en Krimeo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin