La plej fortaj E-movadoj en la mondo 2015 --Stefan MacGill

(GMT+08:00) 2015-12-29 10:49:57     Redaktoro:Ĝoja

Do, mi ne donos al vi liston de unu ĝis dek, estas tre malfacila demando.

Unue, ni iru laŭ kontinentoj.

Unue, en Eŭropo, mi kredas, ke ni devas mencii Francion, des pli, ke ĝi organizis tre sukcesan kongreson. Ĝi transformis sin tra lastaj jaroj, kaj havas bonajn ideojn sur la kampo de informado, laborado en…ĉe lernejoj enkonduko de Esperanto en diversaj medioj, kaj ĝi havas fortan tradicion de Esperanto-centroj kaj renkontiĝoj: ĝi havas la kulturcentron Grésillon, ĝi havas Bouresse, ĝi havas iniciatojn, kiel la semajnoj en Plouézec en Bretonio, ĝi havas ankaŭ ĉe la Mediteranea maro kelkajn aranĝojn, ĝi devas kalkuliĝi inter la pli fortaj.

La germana ( movado ) estas tradicie forta, momente, ĝi havas ekonomiajn obstakletojn, kiuj iom bremsas ĝian faradon. Pli proksime, mi dirus ke Pollando havas fortan movadon kun multaj regionaj centroj. Ili ne estas ĉiam en la sama organiza unuo, sed ili faras bonajn aferojn, kaj mi dirus, ke tiu devus esti unu el la landoj, kiujn ni konsideru. Ĝi havas ankaŭ bonan junularan agadon, kiel ankaŭ havas en Germanio

Se ni pensas pri kongresoj,ni devus diri, ke la itala movado elstaras: iliaj kongresoj atingas grandan kvaliton, kio ne estis ekzempla antaŭ tridek jaroj. mi havas memorojn pri tio, sed la lastaj estas laŭdataj de multaj homoj, kiuj gvidis kursojn aŭ ion tie, kaj mi faris tion latastempe, kaj ili estas tre internaciaj. Estas … ili altiras homojn el deko de aliaj landoj, tute regule, kun pli ol ducent partoprenantoj, do…tio estus mia bildo pri Eŭropo.

Pri Azio, la leviĝanta stelo devus esti Ĉinio.Sendube. Ĝi havas grandegan potencialon, ĉar la ekonomio entute iras en pozitivajn direktojn, ne sen problemoj,kompreneble, Sed fariĝas tute pagipova lando, kiu povas meti sin sur egala bazo, kun aliaj landoj en aliaj kontientoj. Kaj… leviĝis memstaraj agantoj ene de la kadro de UEA, kaj tio estas tre forta, ĉar tiuj homoj agas tre forte, por arigi membrojn por UEA, kaj ankaŭ por la instruista sekcio, kaj ĝi montris, ke ĝi kapablas organizi bonkvalitajn renkontiĝojn: ILEI havis spektakle bonan konferencon en Kunming en 2012, kaj la fervojistoj havis simile en la ĵusa jaro, ĝi okazigis du Univesalajn Kongresojn, do oni devas…kaj ĝi havas junularon, Oni havas… en UEA oni havas grandajn esperojn pri la daŭra kresko en Ĉinio.

Koreio estas ege dinamika, havas bonajn kontaktojn, kaj bone organizas sin, kaj havas junularon, kun vigla studenta kaj universitata agado. Japanio kompreneble estas la plej matura movado, ĝi estisdum multaj jaroj la… fakte preskaŭ la sola Azia forta movado, sed nuntempe ĝi simple restas iom stabila. Kaj ni havas grandajn esperojn pri novaj landoj en Azio, estas granda tereno tie por plugi: Nepalo, Mongalio, Indonezio, iome Singapuro, estas unu post unu leviĝas spuroj en novaj movadoj, kiujn ni devas kuraĝigi.

Se ni rigardo la Latin-Amerikon, oni devas senkonteste pensi pri Brazilo, tie estas granda movado, laŭ niaj normoj, aktiva, multon organizas, bonaj kongresoj okazas tie, havas viglan junularon, kaj entute la popolo de la Esperantistoj tie, estas juna. Tio estas ankaŭ karakterizo en Ĉinio, kaj tio estas tre esperiga. Se ni nur povas kreskigi la movadon en tiaj landoj, Kaj en niaj membraroj, ni jam solvas grandparte nian generacian defion. La aliaj landoj… havas agadon, sed nenion kompareblan kun Brazilo.

Afriko estas tre miksita. Aferoj okazas tie , estas progresoj, malrapidaj, malfacilaj, ĉar estas unikaj eksteraj cirkonstancoj, kiuj bremsas la evoluon, sed estas seso da landoj, kiuj vere bone agadas, kaj aferoj plu iras. Ni havis du tre sukcesajn AMO seminariojn en Afrikaj landoj, kaj ni esperas havi ĉiujare, en tiu kontinento, seminarion. Kaj cetere ni volas en ĉiuj, en aliaj kontinentoj unu, minimume unu, ĉiujare. Kaj ni facile atingas tiun celon. Do, jen estas la mondo, Mi dirus, ke pri Afriko, unu grava afero estus, ke ĝi akceptu en venontaj jaroj pli da internaciaj renkontiĝoj. Estas malfacilaĵoj al afrikanoj ricevi vizojn kaj permesojn, por veni al Eŭropo aŭ aliaj landoj, do ni faru la inverson, kaj la mondo iru al ili. Ke ili havu la internacian kontakton ĉe si. ILEI pioniris kaj ĝi havis konferencon jam en 2008 en Benino, kaj ili volas iri denove en la baldaŭaj jaroj. TEJO havas firman planon por fari junularan kongreson en la kontinento, ili ne findecidis pri lando, sed…nek ILEI findecidis… sed ambaŭ havas firmajn intencojn, kaj cirkulas la ideo en UEA, ĉar mi cirkuligis ĝin, kaj nepre, Universala Kongreso devos esti decidita por Afriko, en la periodo de la venonta estraro, do ĝis 2019, kaj tiu kongreso devus okazi en fruaj jaroj de la venonta jardeko. Do 2020 aŭ 2021, io tia. Estus tempo, estas pli ol tempo, ke Universala Kongreso kuraĝu iri al Afriko. La kondiĉoj estas en kelkaj landoj: bona kongresejo estas havebla, la loka movado sufiĉe fortas, kaj aliaj…la loĝigo estas solvebla, tiu kongreso devas esti realigebla, kaj tio malfermos al ni tiun kontinenton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin