Saluton, Esperantujo (20151221)

(GMT+08:00) 2015-12-29 09:36:14     Redaktoro:Pluveta

Karaj amikoj, la 12-an de decembro en la kadro de la Zamenhofa Tago en Pekino okazis 1-a Deklama Konkurso de la Pekina Esperanto-Asocio. 30 homoj sin anoncis en la konkurso, kaj 29 el ili efektive konkuris. Escepte de pekinaj konkursantoj, ankaŭ aliurbaj esperantistoj aktive partoprenis en la aktivado.

En ĉina urbo Taiyuan ekzistas la elementa lernejo Baiyangshujie, kie Esperanto estas oficiale instruata. La direktoro de la lernejo, Wei Yubin (Jado) estas esperantisto, kaj aŭdinte pri tiu ĉi konkurso tuj decidis ne nur alvoki la partoprenon al la instruistinoj, infanoj kaj eĉ gepatroj de sia lernejo, sed ankaŭ mem veni al Pekino por spekti la konkurson. Nun ni kune spektu la deklamadon de Guo Yushan, kiu estas lernantino de Baiyangshu.

Ankaŭ laŭ la generacia aspekto la konkurso estis sufiĉe diverseca: de lernantoj de elementa lernejo ĝis veteranoj kun granda aĝo. Nombre superregis la virinoj, kaj multaj el ili estis junaj. Nun ni spektu la deklamadon de juna esperantisto Xu Shichang.

La ĵurion konsistigis kvin renomaj esperantistoj: Liu Junfang, emerita parolisto de la Ĉina Radio Internacia; Li Weilun, emerita profesoro de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato; Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio; Zhao Jianping, ĉefparolisto de la Ĉina Radio Internacia, kaj USUI Hiroyuki, redaktoro de El Popola Ĉinio kaj membro de la Akademio de Esperanto. Aŭskultante ĉiun unuopan deklamadon, la ĵurianoj donis poentojn laŭ kvin kriterioj: prononcado, laŭteco de la voĉo, esprimado de la emocioj, kompreno de la teksto kaj ĝenerala impreso. Karaj amikoj, nun ni kune spektu la deklamadon de Zhang Yating kaj Li Jingxia, kiuj ricevis la 2-an premion en la konkurso.

Fine, Juana ricevis la unuan premion per deklamado de la poemo "Pluvo" de Zamenhof. En la fino de nia programero, ni kune spektu ŝian deklamadon.

Karaj amikoj, finiĝis nia programero, dankon pro via aŭskulto!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin