Gŭangdonga Muziko

(GMT+08:00) 2016-01-04 13:20:15     Redaktoro:Pluveta


Gŭangdonga muziko estas unu ĝenro de la riĉa kaj bunta nacia muziko. En la lasta duono de la 19a jarcento gŭangdonga muziko ekfuroris en la regiono de la kantona dialekto, inkluzive de la Perlo-rivera Delto. Ĝi estas populara enlande kaj eksterlande de la komenco de la 20a jarcento kaj ĝuas altan reputacion.

La fruaj ensembloj de gŭangdonga muziko ĉirkaŭ la jaro 1919 konsistis el du-korda Tiqin (instrumento simila al Banhu), tri-korda Yueqin kaj horizontala fluto. Tiaj orkestroj estis nomataj "kvin framoj" aŭ "duraj grupoj". Soloj estis ludataj plejparte sur Pipa aŭ zimbalono. Kun la disvolviĝo en la 20a jarcento Gaohu fariĝis la ĉefa instrumento subtenata de zimbalono kaj Qinqin. Tiuj tri instrumentoj estis komune konataj kiel la "triopo" aŭ "mola arĉo". Gaohu estis rigardata kiel la ĉefa instrumento aŭ por specialaj ludoj. Ĝi baze similas al Erhu, krom tio, ke ĝia sonskatolo estas pli malgranda.

Plejpartaj pecoj de gŭangdonga muziko venis el la popola muziko ĝis la 1920-aj jaroj, kiam parto de la komponistoj de gŭangdonga muziko kreis ĉirkaŭ 500 verkojn, kaj tio ege riĉigis la trezorejon de gŭangdonga muziko. Ekzemple, komence de la 20a jarcento, popola artisto Lu Wencheng ŝanĝis la kutimajn silkajn kordojn de Erhu en la ŝtalajn, levante ĝian registron je kvar aŭ kvin oktavoj, kaj donante al ĝi pli sonoran tonon. Dum la prezentado, li ĉiam tenis la sonskatolon inter siaj kruroj por pli bone regi la tonalton.

Gŭangdonga muziko estas lerta en bildigo de la plej malgrandaj facetoj de la vivo kaj ankaŭ strikte ligita kun rivelado de tradiciaj emocioj. Por aprezi ĝin, oni devas zorgi ne pri la grandaj temoj de socia vivo, sed pri la priskriboj de natura pejzaĝo kaj la celoj, kiuj alportos la senton de malstreĉiĝo. Kelkaj el la eminentaj muzikaĵoj en tiu ĉi ĝenro estas jenaj.

Pluvo sur la Baŝoajn Foliojn. Ĝi estis unu el la plej fruaj komponaĵoj de tiu ĉi tipo. Ĝia glata kaj vigla melodio esprimas la agrablan etoson de vivo en suda Ĉinio. La notoj estas puraj kaj prezentas la frapetadon de pluvgutoj sur baŝoajn foliojn, la balanciĝon de la folioj sub ilia frapeto kaj la plezuron, kun kiu homoj bonvenigas pluvon post sekeco.

La Malsata Ĉevalo Skuas Siajn Sonorilojn. Ĉi tiu peco estis transskribita de He Liutang el la instrumenta peco kun Pipa kiel la ĉefa instrumento, kaj rearanĝita por kordinstrumentoj. Ĝia tekniko uzi purajn notojn en tremaj ritmoj, kun la elstaraj notoj So kaj Fa, sukcese komunikas la bildon de ĉevalo svinganta siajn jungilarajn sonorilojn por esprimi la malsaton al sia mastro.

La Aŭtuna Luno sur la Serena Lago. Tiu ĉi estas reprezenta verko de Lu Wencheng, la majstro de gŭangdonga muziko. Ĝin komponis li por esprimi sian admiron al la bela pejzaĝo de la Okcidenta Lago, kiun li vidis dum aŭtuna vizito en Hangĝoŭo. La melodio kombinas elementojn de la popola muziko de Ĝeĝjango kun la gŭangdonga stilo. Ĝi havas unu el la plej elstaraj melodioj en la ĉina instrumenta muziko.

La Drako Soras kaj la Fenikso Dancas. Drakdanco kun lanternoj estas nemankigebla al popolaj festoj, kiam la ĉinoj bonvenigas novan sezonon. Krome, en la ĉina psikologio drakoj kaj feniksoj estas simboloj de ĉio, kio estas mirinda kaj favora. Ĉi tiu verko uzas sinkopan ritmon kun granda movforto. Ĝi estas ege modulita, paŝante antaŭen kaj reen, moviĝante kaj turniĝante, same kiel dancisto faras. La klaraj notoj de la malgranda gongo, la grincado de Suona kaj la harmonia plukado de kordinstrumentoj kombiniĝas por krei ĝojan atmosferon.

Aŭtuna Luno super Han Palaco (konata ankaŭ kiel Tri Lagetoj Reflektantaj la Lunon). Ĉi tiu tradicia instrumenta peco estis reordigita multajn fojojn en sia longa historio, tial ĝi estas multe diferenca de sia originala muzika formo. Aŭtuna Luno super Han Palaco estis origine funebra melodio, dume ĉiuj malĝojaj signoj estis forigitaj en ĝia reenkarniĝo kiel Tri Lagetoj Reflektantaj la Lunon. Ĉi tiu verko estis bazita sur Norda Melodio, al kiu oni aldonis grandan nombron da delikataj ornamaĵoj adoptitaj el la granda stoko de gŭangdonga muziko, kaj tiel la plenampleksa aŭdaco de la norda muziko transformiĝis en la refreŝigan fajnecon de la gŭangdonga stilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin