40 Vidindaj Lokoj en Ĉinio——La Grotaro Longmen

(GMT+08:00) 2016-01-07 10:25:09     Redaktoro:Li Lu

 

Dek du kilometrojn sude de Luoyang, Henan-provinco, la rivero Yi turniĝas norden tra la Draka Pordego(Long Men). Laŭ legendo, monto iam staris ĉi tie antaŭ miloj da jaroj. Preter la antaŭmontoj en vasta etendaĵo de akvo vivis drako, kiu kaŭzis detruegon kaj konstantan kaoson. Tiun monton Yu la Granda, potencega mita figuro de antikva Ĉinio, kiu ordigis akvojn, splitis en duonojn por tralasi la drakon al la maro. La apikaj krutaĵo de la Orienta kaj Okcidenta Montoj tiel formiĝis. Troviĝas, kompreneble, aliaj legendoj kaj aliaj klarigoj pri la estiĝo de la krutaĵoj, sed Longmen estas multe pli fascinanta pro la laboro de homoj, ol pro la laboro de la naturo. Nun restas 1 352 grotoj, 750 niĉoj kaj 30 pagodoj, kiuj estas skuptitaj kaj konstruitaj sur la deklivoj de la Orienta kaj Okcidenta Montoj. Skulptado de la grotoj Longmen komenciĝis en la 5-a jarcento kaj laŭ historia kroniko daŭris pli ol kvarcent jarojn. Laŭ kalkulado troviĝas 97 306 budhaj statuoj, kvankam la nombro eble estas multe pli granda. La plej malgranda statuo estas nur du centimetrojn alta. La plej granda havas orelon pli longan ol la alteco de mezstatura homo.

Budhismo prosperis dum la Norda Wei-dinastio(386-534). Antaŭ 495 la dinastio atingis sian zeniton. En tiu jaro komenciĝis la laboro pri la grotoj. Ili fakte estis daŭrigo de la skulptoarto jam plenumita en la grotaro Yungang en Datong pli norde. Oni prilaboris tri grotojn: Guyang, Bingyang kaj Lianhua. La groto Binyang konsistas el tri javernoj, konstruigitaj de imperiestro Xuanwu honore al siaj gepatroj, imperiestro Xiaowen kaj imperiestro Wenzhao. Nur la meza kaverno sole postulis 24 jarojn(500-523) kaj 2,8 milionojn da labortagoj por la tuta laboro. Ĝi estas la plej majesta el la samspecaj de la Norda Wei-dinastio, entenante 11 grandiozajn statuojn de Budho. La muroj de la enirejo al la kaverno iam antaŭe estis ornamitaj per bareliefaj gravuraĵoj de imperiestro Xuanwu kaj lia imperiestrino adorantaj la Budhon. Bedaŭrinde la reliefoj estis forrabitaj.

Inter la grotoj skulptitaj en postaj dinastioj unu aparte interesa estas la Groto de Preskriboj konstruita en 575. La receptoj de granda nombro da tradiciaj herbmedikamentoj gravuriĝis sur la muroj, tiel ke la groto fariĝis enciklopedio de antikva ĉina medicina praktiko. La groto de Budhoj estis konstruita en 680 en Tang-dinastio kaj entenas pli ol 15 mil budhajn statuojn. Ili estas malsamaj laŭ la grandeco kaj trajtoj ĉiu gravuriĝis tre precize kaj zorgeme kun individua karaktero kaj aspekto. Eĉ la plej malgrandaj Budhoj sur la muro, du centimetrojn grandaj, estas senescepte detalhavaj miniaturoj.

La Templo por Adorado al la Prapatroj situas ĉirkaŭ 30 metrojn pli supre laŭ la deklivo de la Okcidenta Monto. Ĝi estas la plej granda groto en Longmen kaj konstruiĝis antaŭ pli ol 1 300 jaroj laŭ ordono de imperiestro Gaozong kaj imperiestrino Wu Zetian de Tang-dinastio. Ĝi estas la fokuso de la grotoj Longmen kun la plej granda sidanta statuo de la Budho en Ĉinio. La statuo estas 17 metrojn alta, nur la kapo sole estas pli ol kvar metrojn alta, kaj la oreloj estas pli ol unu metron longaj. Se oni staras apud li, oni trovas, ke oni ne estas pli alta ol la dikeco de lia piedo. Starantaj flanke de la Budho estas liaj disĉiploj, bodisatvoj, ĉielaj generaloj kaj gardistoj. Dum la skulptaĵoj sur la suda flanko jam plej parte detruiĝis tra la jarcento, tiuj sur la norda flanko restas sendifektaj. La ĉiela generalo, tenante pagodon unumane, estas belaspekta kaj forta. La disĉiploaspektas sincere kaj honeste. La bodisatvo havas malkaŝeman vizaĝon de milda bonkoreco. La ĉiela gardisto kun venkita diablo sub sia piedo estas feroca kaj fortika; elŝveliĝis liaj nukaj muskoloj. Ĉiraŭprenado de lia maleolo laŭdire alportas bonŝancon kaj la konstanta frotado dum longa tempo donis al ĝi aspekton glatan kiel nigra jado. Ĉiu figuro staras kun alteco de pli ol dek metroj kaj estas en perfekta proporcio kaj vivovera.

Troviĝas ankoraŭ multaj aliaj grotoj, kies nomoj estas tiel ĉarmaj kiel la enhavoj: Templo de Respekto kaj Bonkoreco, Malnova Drakogroto, La Ok Senmortuloj, La Anonima Budho, La Kvar-Ansera Groto kaj la Duobla Lotusflora Templo por Sutro-Legado. Ĉiu entenas siajn apartajn gravuraĵojn el la diversaj historiaj periodoj.

Fine, vizitante la Orientan Monton, oni devus rigardi la tombon de la Tang-diniastia granda poeto Bai Juyi sur Montpinto Pipa.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin