Cheng Hong, laŭreato de unua Yanoda Ekoliteratura Premio

(GMT+08:00) 2016-01-07 15:51:14     Redaktoro:Li Lu

La 8-an de novembro, 2015,profesorino el la Ĉefurba Universitato de Ekonomio kaj Komerco sinjorino Cheng Hong fariĝis la laŭreato de la Uuna Yanoda EkoLiteratura Premio.

La Yanoda Ekoliteratura Premio estas unu el la plej prestiĝaj literaturaj premioj pri ekologio. La libro Murmuranta Sovaĝeco tradukita de profesorino Cheng Hong estas proponita de Sanlian Eldonejo, kaj estas unu el la kvar premiitaj libroj el la 1 287 proponitaj, apude estas aliaj kvar libroj premiitaj pro la kandidateco.

En sia parolado en la premiado, profesorino Cheng Hong diris, ke ŝi ekamis ekologian literaturon kaj okupiĝis pri la esplorado super la natura literaturo en la jaro 1995. Bonŝance ŝi dediĉis sin al instruado pri la natura literatuo. Ŝi estas dankema, "Feliĉe ni havas nun la platformon por premii la ekologian literaturon, kio el la rigardo de literaturo helpas homojn konsciiĝi pri la protekto de ekologio, kaj el la konsidero de natura literaturo nuancigas la ideon pri daŭripova evoluigo."

En la jaro 2001, profesorino Chenghong aperigis sian libron Serĉi Sovaĝecon. La libro unuafoje konigas kaj komentas la naturan literaturon de Usono. Kaj sekve ŝi estis invitite prezidi por la kultura monataĵo la kolumnon Relegu la Naturon, en kiu ŝi sisteme konigas al la ĉinaj legantoj la usonajn famajn verkistojn kaj iliajn verkojn, kaj el tio eldoniĝis la libro Valora Kvieto: eseoj pri naturaj literaturoj de Usono kaj Britio. Per dek jaroj ŝi laboris por la tradukado de la Kolekto de Usona Natura Literaturo, interalie estas libroj Vekiĝinta arbaro(2004), Malproksima domaro (2007), La kora konsolo (2010) kaj Murmuranta sovaĝeco (2012). La tradukaĵoj vekis la inkliniĝon de la publiko al la naturan literaturon.

Oktobre de 2011, profesoro Barton Levi St. Armand de usona Brown Universitato donacis al Cheng Hong proksimume mil ekzemplerojn de bele binditaj angllingvaj libroj en la nomo de "Libroteko de Usona Ekologia Literaturo". Plejmultaj libroj el la libroteko estas private konservitaj. konsistantaj el klasikaj verkoj de anglingva literaturo, avangardaj verkoj de komentarioj pri ekoliteraturo, kernaj periodaĵoj pri literatura teorio ktp. La libroteko eniras en la bibliotekon de Beijing Ĉefurba Universitato de Ekonomia kaj Komerco. Por montri la enhavon kaj konigi la avantaĝon de la libroteko, profesorino Chenghong faris prelegon kun la temo: Ekologio kaj usona literatura libroteko.

La 31-a de oktobro, 2015, la universitato okazigis forumon por la eduko pri ekologia kulturo en superaj lernejoj, profesorino Cheng Hong faris prelegon kun temo La tridimensia aspekto de la natura literaturo: pejzaĝo, sono kaj animo.

Yanoda Ekoliteratura Premio:

Yanoda Ekoliteratura Premio fondiĝis en 2015, kun la patrono de Ĉina Asocio de Teritoriaj Ekonomikoj kaj asistanto de Yanoda trapika kultura turismejo, kuncele verdigi kaj sekurigi ekologion kaj akceli la daŭripovan evoluigon. La premio okazas en ĉiu dua jaro kaj ĉiufojon estu premiitaj maksimume kvin aŭtoroj.

La unua premiado okazis en la 28-a de novembro, 2015. La premiitaj kvar libroj estas: La Tergloba Etiko verkita de Li Qingsong, Murmuranta Sovaĝeco de Cheng Hong, Gardante la Hejmlokon, Xu Gang, Historieto de Juneco sur la Yingge-monteto de Lin Sen kaj Wang Haixue. La premisumo estas po dekmil juanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin