Fokusoj de la Semajno (Jan. 08)

(GMT+08:00) 2016-01-08 10:44:53     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Saud-Arabio dimanĉe anoncis la decidon rompi diplomatiajn rilatojn kun Irano, post kiam ĝia ambasadorejo en Teherano estis atakita. Tio tuj estigis timojn pri akrigo de la regiona streĉiteco.

Lokaj amaskomunikiloj diris, ke saud-arabia ministro pri eksterlandaj aferoj Adel al-Jubeir diris, ke la lando petis ĉiujn iranajn diplomatojn foriri ene 48 horoj. La ministro diris, ke sabate vespere li informis la Sekurecan Konsilion de UN pri la atako kontraŭ la saud-arabia diplomatia misio en Irano. Li aldonis, ke tiuj saud-arabiaj diplomatoj sekure atingis Dubajon.

Li akuzis la iranajn aŭtoritatojn, ke ili alprenis neniun rimedon por malhelpi la atakojn kontraŭ la ambasadorejo en Teherano kaj la konsulejo en la irana urbo Mashhad. Sabate vespere, koleraj iranaj protestantoj trudeniris kaj bruligis la saud-arabian ambasadorejon en Teherano por reago al la saud-arabia ekzekuto de ŝijaista kleriko Nimr al-Nimr, membro de la saud-arabia ŝijaista komunumo. La ago venis je kelkaj horoj de post kiam la saud-arabia Ministerio de Internaj Aferoj anoncis, ke la elstara ŝijaista gvidanto kaj 46 aliaj homoj estis ekzekutitaj pro la akuzo pri terorisma krimo.

Lunde Barejno kaj Sudano anoncis rompi diplomatiajn rilatojn kun Irano. Poste la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj malaltigis la nivelon de siaj diplomatiaj rilatoj kun Irano, kaj Kuvajto deklaris revoki ambasadoron el Irano. La internacia komunumo vokis al Saud-Arabio kaj Irano mildigi la streĉitecon kaj sin deteni por regiona stabileco.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede publikigis deklaron, dirante, ke Ĉinio firme oponas la nuklean provon de la Korea Demokratia Popola Respubliko. La ministerio faris la deklaron, tuj post kiam la Korea Demokratia Popola Respubliko anoncis sukcesan provon de hidrogena bombo. Pjongjango diris en deklaro, ke la "totala sukceso" de la provo, kiu okazis matene je la 10a horo laŭ pjongjanga tempo, signifis, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko "fiere aliĝis al la progresintaj vicoj de atomarmilaj landoj posedantaj eĉ hidrogenan bombon. Ĉinio forte urĝas la Korean Demokratian Popolan Respublikon teni sian promeson pri sennukleiĝo kaj ĉesigi ĉian agadon, kiu povas malbonigi la situacion.

La Sekureca Konsilio de UN marde konsiliĝis pri la jemena krizo kaj esprimis maltrankvilon pri humanitara situacio en la lando.

Elbio Rosselli, ĉi-monata prezidanto de la sekureca konsilio kaj konstanta reprezentanto de Urugvajo al UN, diris al raportistoj post la konsiliĝo, ke la sekureca konsilio estas maltrankvila pri kontinua malboniĝo de humanitara situacio en Jemeno kaj vokas al ĉiuj partioj de la konflikto en Jemeno permesi eniron de humanitaraj materialoj kaj manĝaĵoj. Ĝi ankaŭ urĝis ĉiujn partiojn de la lando partopreni en la nova intertraktado, kiu okazos en la mezo de tiu ĉi monato.

Rosselli esperis, ke la lastatempa rompiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Saud-Arabio kaj Irano ne influos la situacion en Jemeno, kaj ke ĉiuj landoj en la regiono respondece dialogos plu.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin