40 Vidindaj Lokoj en Ĉinio——La Grotaro Yungang

(GMT+08:00) 2016-01-13 17:57:28     Redaktoro:Li Lu


Kun la disvastiĝo de la budhismo en Ĉinio en la dua jarcento, la arto de grotofarado enmigris el Hindio, kaj rapide progresis en ĉi tiu lando post la kvara jarcento. Grotoj estis entranĉitaj en krutaĵoj en multaj lokoj, precipe en la nordo. La plej famkonataj el ili estas la Grotaroj Dunhuang en Gansu-provinco, Yungang en Shanxi-provinco kaj Lomgnen en Henan-provinco. Tiuj ĉi estas tri ĉefaj arttrezoroj.

La Grotaro Yungang situas 16 kilometrojn okcidente de la urbo Datong. Entranĉitaj en krutaĵoj en formo de mielĉelaro, ili etendiĝas tutan kilometron de oriento al okcidento. La grotoj konstruiĝis antaŭ proksimume 1 500 jaroj, en la Norda Wei-dinastio. Imperiestro Wencheng, sekvanto de la budhismo, akceptis proponon de la eminenta bonzo Tan Yao kaj entreprenis la prilaboradon de la grotoj kaj budhismaj statuoj. La projekto komenciĝis ĉirkaŭ 460 p.k. en la daŭro de 40 jaroj mil grotoj kaj proksimume cent mil budhismaj statuoj kompletiĝis kune kun grandnombro da niĉoj kaj pompaj dekoracioj.

Hodiaŭ restas 51 mil statuoj, la plej granda 17 metrojn alta kaj la plej malgrandaj du centimetrojn. Ĉu mamutaj, ĉu etaj, ĉiuj skupltiĝas kun la plej granda precizeco.

Krom la budhismaj statuoj estas multaj niĉoj en la muroj de la ŝtonĉambroj ornamitaj per skulptaĵoj de flugantaj feinoj, budhismaj epizodoj, konstruaĵoj, floroj kaj aliaj desegnoj. Ĉio ĉi helpas al studado de la arkitekturo, skulpturo, kostumoj kaj muzikiloj de antikva Ĉinio.

El la ekzistantaj 53 grotoj, 21 estas spacplenaj kaj dividiĝas en tri distingajn grupojn: la orientan, mezan kaj okcidentan. La orienta grupo entenas ĉefe kolonojn kaj budhismajn statuojn; la meza grupo kaj la okcidenta grupo estas la plej grandiozaj. Vizitantoj ĝenerale komencas sian rondiron per la meza grupo. Enirinte la unuan kavernon, ili venas vizaĝon kontraŭ vizaĝo al 17 metrojn alta Budho skulptita el solida roko. La statuo estas en digna sida pozo. La esprimo sur ĝia vizaĝo ofte ekmirigas la spektantojn, kiuj povas tion vidi nur kiam ili finfine atingis la kvaran etaĝon de la kaverna irvojo, ĉar ĝia kapo preskaŭ tuŝas la plafonon. La orelo mezuras 3,1 metrojn, la piedo 4,6 metrojn kaj la mezfingro 2,3 metrojn. La muroj kaj plafono estas plenaj de skulptitaj niĉoj kun graciaj figuretoj de budhoj kaj flugantaj feinoj.

La sesa groto, nomata ankaŭ la Groto de Ŝakjamunio, estas la plej spektakla. En ĝi superregas giganta kvadrata kolono ĉirkaŭ 15 metrojn alta. La muroj de la groto estas kovritaj de skulptaĵoj de bodisatvoj, budhoj, flugantaj feinoj ktp. Aparte allogaj estas la dudek kelkaj reliefgravuraĵoj sur la kvar flankoj de la kolono, prezentantaj scenojn el la vivo de Ŝakjamunio, de lia naskiĝo ĝis lia atingo de nirvano. Unu impona skulptaĵo portretas Ŝakjamunion adiaŭantan sian amatan ĉevalon antaŭ foriro de la hejmo. La atmosferon de la dekdua groto vigligas skulptaĵoj de dancantaj feinoj sur la plafono kaj mutoj. El ĉi tiuj la plej sorĉa estas eble grupo gravurita sur la norda muro. Iuj feinoj ludas fluton, aliaj frapas tamburon. Plie, iuj ludas bivon, kvar-kordan liuton. La kondukisto de ĉi tiu orkestro portretiĝas sur la kontraŭa muro. Ĉiu figuro aspektas viveca kaj vigla. Ĉies atento koncentriĝas sur la muziko. Tiuj skuptaĵoj verŝas abundan lumon sur antikvajn ĉinajn muzikilojn kaj ties uzadon.

El la okcidenta grupo de kavernoj Grotoj 16-2- estas la plej fruaj de la restantaj grotoj. Forme ili estas ovalaj kaj ĉiu enhavas statuon de Budho kun alteco de 13 ĝis 16 metroj. La plej spektakla el tiuj kvin estas groto n-ro 18. Meze estas alta statuo de Budho kun ronda kolonforma korpo. La supra parto estas kovrita de ŝtonrobo, sur kiu la skulptisto gravuris mil malgrandajn budhajn figurojn. Ravaj estas la diversaj pozoj kaj vizaĝaj esprimoj de tiuj ĉi etaj skulptaĵoj.

Gravurita sur la orienta muro de la groto estas ridanta diino kun botelo en la mano. Ŝi iomete kliniĝas antaŭen, kvazaŭ ŝi pretus forlasi la muton kaj flugi malsupren por dividi kun la mortemuloj sube la enhavon de sia botelo.

Dum la forpaso de centoj da jaroj la naturo kaj la homo jam kaŭzis multajn difketojn al la Grotaro Yungang. Almenaŭ 1 400 budhismaj statuoj estis ŝtelitaj kaj eksterlanden transportitaj de rabantoj. El tiuj, kiuj restas, ne malmultaj estas sen kapoj kaj membroj. De post la Liberiĝo la Popola Registaro faris multe por renovigi kaj protekti tiun ĉi art-relikvon. Fendiĝintaj kavernoj kaj statuoj ricevis riparojn kaj plifortigadon: oni prove aplikas kemiaĵojn kiel rimedon kontraŭ patino. La Grotaro Yungang nun fariĝis grandiozaĵo kaj vidindaĵo tre ŝatata en Shanxi-provinco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin