Fokusoj de la Semajno (Jan. 15)

(GMT+08:00) 2016-01-15 10:29:10     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de la lastatempaj okazaĵoj!

La Ĉambro de Reprezentantoj de Usono marde adoptis per frakase grandega plimulto leĝdonon pri efektivigo de pli serveraj sankcioj kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko en respondo al ĝia nuklea provo.

La rimedo, adoptita per la voĉdono de 418 voĉoj kontraŭ 2, postulas, ke la prezidento enkonduku sankcijn kontraŭ tiuj okupiĝantaj pri transakcioj kun la Korea Demokratia Popola Respubliko, kiuj rilatas al amasdetruaj armiloj, municioj, luksaĵoj, monlavado, falsado kaj atenco kontraŭ homaj rajtoj. Ĝi ankaŭ rajtigas la prezidenton apliki sankciojn kontraŭ tiuj okupiĝantaj pri financaj transakcioj subtenantaj malpermesitajn aktivecojn kaj interretan atakon de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

La 6an de januaro la Korea Demokratia Popola Respubliko anoncis, ke ĝi sukcese faris sian unuan provon de hidrogena bombo. Sed Usono kontestis la aserton, dirante, ke komenca analizo indikas, ke la provo ne konformas al hidrogena bombo.

La Sekureca Konsilio de UN marde publikigis gazetaran deklaron, alvokante plenan kaj efikan efektivigon de la Interkonsento pri Paco kaj Repacigo en Malio. La deklaro diris, ke la konsilio emfazis, ke la malia registaro kaj la armitaj grupoj de la Platformo kaj Kunordigo devas porti la ĉefan respondecon por realigi daŭran pacon en Malio.

La membroj de la konsilio lunde aŭskultis raporton pri la situacio en Malio, kiun faris ĝenerala vicsekretario pri packonserva agado Herve Ladsous. La konsilio instigis la malian registaron kaj la koalicion Platformo kaj Kunordigo prioritatigi la efektivigon de ŝlosilaj kondiĉoj de la Interkonsento pri Paco kaj Repacigo en Malio, kiu estis subskribita en la 20a de junio 2015 kaj celas alporti konkretajn pacajn dividendojn al la malia loĝantaro.

La membroj de la konsilio ankaŭ epsrimis sian plenan subtenon al la nove elektita speciala reprezentanto de ĝenerala sekretario de UN al Malio kaj estro de la Multdimensia Integriĝa Stabiliga Misio de UN en Malio, Mahamat Saleh Annadif.

Ĵaŭde matene en la indonezia ĉefurbo Ĝakarto okazis kelkaj eksplodoj, kaj almenaŭ ses homoj estis mortigitaj. La polico interŝanĝis pafojn kun suspektataj teroristoj. Indonezia prezidento Joko Widodo kondamnis la atakojn kaj ordonis la ŝtatajn organojn persekuti kaj aresti la atakantojn. Responde al la atakoj, la prezidento diris, ke la ŝtato kaj popolo ne devas dimi, nek devas perdi la kuraĝon kontraŭ tia abomeninda atako. Li alvokis, ke ĉiuj homoj restu trankvilaj, ĉar ĉio estas sub la regado.

Rekta elsendo de la loka televido montris, ke la unua eksplodo okazis je la 10a horo kaj 40 minutoj laŭ loka tempo antaŭ la pordo de la bazaro Sarinah en la urba centro de Ĝakarto. Post nelonge okazis eksplodo apud posteno de trafika polico, proksima al la bazaro. Poste ankaŭ en aliaj regionoj de la ĉefurbo okazis sinsekvaj eksplodoj. La televido montris, ke pli ol dek suspektataj teroristoj partoprenis en la atakoj. Oficiro el la polica ĉefstabejo de Indonezio diris, ke la atakoj mortigis almenaŭ ses homojn, inkluzive de tri civitanoj kaj tri policanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin