LA "AKSA PERIODO" DE KARL JASPERS KAJ LA ESPERANTA KULTURO DE DIALOGO (2)

(GMT+08:00) 2016-01-21 10:45:49     Redaktoro:Li Lu

Alessandra Madella

Ĉinio en la "aksa periodo" de Karl Jaspers

Jam je la fino de la dua mondmilito Jaspers antaŭvidis la estontan gravan rolon de Ĉinio kaj Hindio, pro iliaj demografiaj kaj materiaj povoj, sed ankaŭ pro ilia historie grava kultura kontribuo al homaro. En Tero malpligrandiĝinta fare de la tekniko, evento okazanta en Kunming gravas ankaŭ en Parizo aŭ Novjorko, kaj tutmonda dialogo iĝas pli kaj pli nepra. Sed la historio instruata en Eŭropo aŭ Usono ankoraŭ emas malbalanciĝi favore al la okcidenta civilizacio. Eĉ en Esperanto, la naskiĝo de Kristo markas la komencon de la historia jarkontado. La elstara germana historiisto Leopold von Ranke (1795-1886) simple opiniis ke monda historio estas la historio de la okcidento. Dekok-jarcenta pozitivismo, kiu volis doni samajn rajtojn al ĉiuj homoj, kontraŭstaris tiun penson dirante ke kie estas homoj tie estas historio. Bataloj inter la loĝantoj de Sudano, je la vidpunkto de monda historio, pli gravas ol la batalo de Maratono inter grekoj kaj persoj, ĉar pli da homoj partoprenis en ili.

Unuflanke, Jaspers sekvas do tiun egalecan strebon de la pozitivistoj. Aliflanke, lia klopodo plugardi la profundon de la homa spirito kontraŭ la surface platiganta teknika disvastiĝo, portas lin al pozicioj pli proksimaj al Immanuel Kant. Fakte la Kanta ideo ke homo neniam devas esti traktata nur kiel ilo, sed ĉiam kiel celo en si mem, montras la gravecon interkompreniĝi eĉ kun malproksimuloj. Jaspers vidas do homaran historion kiel potencan historion de spirita dialogo, kies celo estas helpi pacemajn rilatojn en la nuntempo. Pro tio li enkondukas sian malkovron de iu "aksa periodo" inter jaroj 800 kaj 200 a.K., dum kiu malproksimaj popoloj—ĉinoj, hindoj, iranoj, judoj kaj grekoj—unue sendepende spertis similajn spiritajn verojn kaj ekformis lingvon por paroli pri ili. Tiu skemo garantias por Jaspers la plej grandan inklusivecon kaj kategorian unuecon de la homa historio, kvankam li hastas aldoni ke ĝi ne estas la nura ebla. Malsamaj aksaj periodoj povus esti trovataj kiuj akordiĝas al la evoluo de la historiaj sciencoj kaj pli bone respondas al aliaj dialog-bezonoj de nia nuntempo.

En la ekstraordinara kultura florado de la aksa periodo ĉirkaŭ 500 a.K., Konfuceo kaj la daoista majstro Laozi (老子) estis vivantaj en Ĉinio. Ĉiuj skoloj de ĉina filozofio naskiĝis tiam, inkluzive la klera egoismo de Mozi (墨子), la skeptikismo de Zhuangzi (荘子), la praktika daoismo de Liezi (列子), ktp. Hindio produktis buddismon kaj la Upaniŝadojn, kiuj prezentas la centrajn filozofiajn konceptojn de hinduismo. Kiel Ĉinio, ĝi ankaŭ disvolvis la tutan arkon de filozofiaj eblecoj el skeptikismo al materiismo, sofismo kaj nihilismo. En Irano Zharatustro instruis provokan vidon de la rilato inter bono kaj malbono. En Palestino aperis la profetoj kiel Isaio aŭ Ĝeremio. Greka kulturo estigis Homeron, la filozofiojn de Parmenido, Heraklito kaj Platono, la tragedistojn, la historiiston Tukididon kaj la matematikiston Arkimedon. Gravas ke tiu periodo spektis grandegan kulturan kreskon kaj la prezentadon de similaj filozofiaj demandoj en tiuj diversaj partoj de la mondo, eĉ sen rektaj kontaktoj inter ili.

La kondiĉoj en tiuj areoj similis. Fakte ĉie estis amaso da urboj aŭ malgrandaj ŝtatoj en konstanta batalo, kiu paradokse alportis grandan prosperon. Homoj ĉie komencis konscie reflekti pri radikalaj demandoj kaj ekserĉi vojon al savo transcende aŭ ene de si mem, movitaj de siaj propraj limoj en terure danĝera mondo. La manko de certeco en ili mem malfermis novajn spiritajn eblecojn. En tiu aĝo, kiu vidis la komencon de la mondaj religioj kontraŭ malnovaj mitoj, la nuntempaj bazaj kategorioj de filozofio estis kreataj. Filozofoj aperis por la unua fojo. Spiritaj konfliktoj sekvis, kaj Buddo aŭ filozofoj kiel Konfuceo, Mozi aŭ la grekoj konstante vojaĝis de unu loko al la alia ene de sia regiono klopodante konvenki la aliajn helpe de la senpera komunikado de pensoj kaj spertoj. La serĉo por universaleco kaj la samtempa nova fokuso sur la individuo instigis al racie ekzameni longe akceptitajn ideojn kaj kutimojn, kaj ofte ŝanĝis ilin.

La sento, ke io tute nova estis komenciĝanta, konsciigis homojn pri historio. Kaj la deziro helpi fronte al perceptita katastrofo—aŭ en la kazo de Ĉinio, al sentita dekadenco el mite ora pasinteco—donis novan valoron al edukado kaj al socia reformo. Pro tio la lernejo de Konfuceo kaj la akademio de Platono ambaŭ edukadis ne nur filozofojn, sed estontajn ŝtatistojn. Ili estis poste imitataj kiel respektendaj modeloj eĉ en la imperioj kiuj sekvis la aksan periodon kaj kies centraliĝo, laŭ Jaspers, reprezentis partan enfermon kaj sufokigon de la antaŭaj senlimaj serĉeblecoj. La ekzemplo de tiu senprecedenta kultura kresko en tiuj regionoj de la mondo kunportis al historio ankaŭ iliajn najbarojn, kiel Japanion aŭ la germanajn popolojn. Ili fakte evoluigis apartajn kulturojn pere de profunda kaj krea proceso de konfrontado kaj daŭra re-ellaborado de la modeloj—la ĉina por la japanoj kaj la greka kaj juda por la germanoj.

Jaspers mem vivis tiun ĉiu-tagan profundigan dialogon de kulturoj en la intimeco de sia familio mem, ĉar lia edzino estis judino. Laŭ li la komuna historio de spirita kresko kiun li trovis en la aksa periodo certe ne rilatis nur al pasinteco, sed koncernas tre proksime nian nuntempon. Gravas ke la daŭra influo de la spiritaj veroj malkovritaj tiam en tiuj ĉi malsamaj areoj de la mondo ebligis pli profundan reciprokan interkompreniĝon kaj interparolon inter tiuj popoloj, ekde la momento en kiu ili unue renkontiĝis mondskale. Ili fakte tuj komprenis ke, malgraŭ la granda distanco, ili koncerniĝis pri la samaj bazaj problemoj. Laŭ la germana filozofo remalkovri tiujn historiajn radikojn estas do bona antaŭkondiĉo por faciligi la paceman funkciadon de internaciaj politikaj institucioj, en la ideo ke en la malproksima estonto eĉ tutmonda federacio, bazita sur sincera dialogo inter kulturoj, povus ekzisti.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin