Xu Jie -- Freŝa sango de ĉina Esperantujo

(GMT+08:00) 2016-01-22 17:31:38     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Bonvenon al la programero Inter Ni. Mi estas Shanshan. Ĉiuj profesioj kaj ĉiuj rondoj bezonas kaj veteranojn, kaj junulojn. Oni admiras veteranojn kaj bezonas freŝan sangon. Same kiel en Esperantujo, esperantistoj ŝatas vidi abundon da junuloj, kiuj uzas la lingvon kaj aktivas por la movado. Kiam mi sendis intervjuajn petojn al kelkaj ĉinaj veteranaj esperantistoj, ili ĝentile rifuzis miajn petojn kaj proponis min doni pli multajn ŝancojn al junuloj. Surprizite ili unuanime rekomendis la saman junulon, kiu estas energiplena pri Esperanto, aktiva en Esperanto-movado, helpema al fremdlandaj esperantistoj kaj scivolema pri lingva lernado. Do kiu li estas? Nun ni varme bonvenigas lin.

1. Saluton Xu Jie! Kiel vi fartas? Ĉu mi povas scii vian profesion?

2. Kiom da lingvoj troviĝas en via traduka kompanio? Ĉu oni petis vin traduki Esperantaĵojn? Pri kio ili estas?

3. Ĉu vi malfermis la tradukan kompanion antaŭ lernado de Esperanto? Kiam kaj kial vi eklernis la lingvon?

4. En kia okazo vi la unuafoje parolis la lingvon?

5. Kio estas la plej neforgesebla afero por vi dum lernado de la lingvo?

6. Laŭ mia scio, vi ne nur mem lernis la lingvon, sed ankaŭ faris instruadon kaj varmkore semis Esperanton kaj en interreto kaj en la reala mondo. Ĉu vi povus iom rakonti?

7. Kion Esperanto profitigis al vi, kaj kial vi tiel longe persistis en la lernado kaj instruado?

(Muzika Paŭzo)

8. En la pasinta jaro, mi legis vian artikolon en interreto. La artikolo temas pri detala respondo al iu retumanto, kiu demandis, ĉu lernado de Esperanto estas sensignifa? Ĉu vi povus rakonti la aferon al niaj aŭskultantoj?

9. Ĉu vi preferas klarigi dubon de homoj pri Esperanto en la ĉiu-taga vivo?

10. Krom Esperanto. kio estas via hobio?

11. Kiom da lingvoj vi scipovas? Kaj kial vi decidis lerni ilin?

12. Mi scias, ke vi varmkore akceptis fremdlandajn esperantistojn, kiuj vizitis Sichuan-provincon. Kiamaniere oni povas kontakti vin?

13. Kio estas via plano pri Esperanto en 2016?

14. En 2016, Inter Ni havas tute novan kaj interesan ludon. Tio estas ĉi-foja intervjuato starigi unu demandon al la venonta intervjuato. Vi ne scias, kiu li aŭ ŝi estas, vi ne scias ankaŭ lian aŭ ŝian profesion, aĝon, ktp… Ankaŭ mi ne scias. Tamen tio ja estas plej interesa, ĉu ne! Post respondo, li aŭ ŝi lasos demandon al la venonta. En la jarfino de 2016 mi resumos la demandojn kaj respondojn. Do kio estas via demando?

15. Novjara kaj printemp-festa bondeziro al aŭskultantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin