Fokusoj de la Semajno (Jan. 22)

(GMT+08:00) 2016-01-22 14:25:04     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede aklamis la historian amikecon kaj fruktodonan kunlaboron inter Ĉinio kaj Egiptio kaj alvokis pli grandajn penojn por antaŭenigi duflankajn rilatojn. En sia epigrafo al speciala numero de la araba eldono de la revuo Hodiaŭa Ĉinio, Xi rimarkigis, ke dum la pasintaj 60 jaroj Ĉinio kaj Egiptio subtenis sanan kaj stabilan disvolvadon de duflankaj rilatoj kaj starigis modelon por ĉina-arabaj kaj ĉina-afrikaj rilatoj kaj por sud-suda kunlaboro.

Xi diris, ke ekde antikvaj tempoj, la popoloj de Ĉinio kaj Egiptio, ambaŭ inter la plej malnovaj civilizacioj de la mondo, faris amikajn interŝanĝojn kaj akcelis interkomprenon tra la tera kaj mara Silkaj Vojoj. Egiptio estis la unua araba kaj afrika lando, kiu establis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. En 2014 la du flankoj konsentis konstrui ampleksan strategian partnerecon. Xi emfazis, ke Ĉinio ĉiam traktas kaj antaŭenigas siajn rilatojn kun Egiptio laŭ strategia kaj longtempa konsidero.

Li diris, "Ni volas labori kun la egipta flanko por antaŭenigi nian tradician amikecon, lerni unu de la alia, kaj profundigi nian praktikan kunlaboron en diversaj kampoj sub la iniciato de Zono kaj Vojo, por ke niaj popoloj dividu disvolvajn profitojn kaj ĝuu pli bonan vivon."

La speciala eldono estis dediĉita al la 60a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Egiptio kaj publikigita en Kairo merkrede antaŭ la alveno de prezidanto Xi por ŝtata vizito al la araba lando.

La Azia Infrastruktura Invest-Banko, multflanka banko iniciatita de Ĉinio, sabate oficiale malfermiĝis. Tio markis mejloŝtonon en la reformo de la tutmonda sistemo de ekonomia administrado.

Reprezentantoj de 57 fondinto-landoj kunvenis en Pekino por la inaŭgura ceremonio de la banko en la ŝtata gastejo Diaoyutai. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris parolon. Li diris, ke pro komunaj penoj de ĉiuj membroj, la Azia Infrastruktura Invest-Banko fariĝos profesia, efika kaj pura disvolva banko de la 21a jarcento kaj nova platformo por nutri la komunumon de komuna estonteco de la homaro, fari novan kontribuon al prospero de Azio kaj la tuta mondo kaj doni novan forton al plibonigo de la tutmonda ekonomia administrado.

Yukiya Amano, ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo, anoncis sabate en Vieno, ke tiutage la agentejo publikigis la raporton, konfirmante, ke Irano plenumis preparajn paŝojn necesajn por efektivigo de la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea demando, kaj tio signifas, ke la interkonsento estas oficiale efektivigata ekde tiu tago, kaj la internacia komunumo nuligos ĉiujn rilatajn sankciojn kontraŭ Irano. Tiuvespere en Vieno alta reprezentanto de EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini kaj irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammed Javad Zarif kune deklaris, ke la interkonsento pri la irana nuklea demando estas efektivigata ekde tiu tago, kaj ĉiuj rilataj ekonomiaj kaj financaj sankcioj kontraŭ Irano estas nuligitaj. La saman tagon, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon publikigis deklaron pere de sia proparolanto, bonvenigante oficialan efektivigon de la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea demando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin